Hugó Ballya [baja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ballya Hugó estis hungara remisto, olimpiano, trejnisto, juristo, fervojisto.

Hugó Ballya
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de julio 1908(nun 1908-07-20)
en  Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Kassa
Morto la 8-an de januaro 1995
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo remisto • sporta trejnistojuristo
vdr

Hugó Ballya[1] naskiĝis la 20-an de julio 1908 en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 8-an de januaro 1995 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Hugó Ballya akiris juran diplomon en 1935 en Universitato Francisko Jozefo (Szeged), trejnistan diplomon en instituto de Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1960. En la sensporta vivo li havis juran postenon en Hungaraj Ŝtatfervojoj. Li edziĝis en 1940, lia edzino naskis filon en 1942, filinon post 4 jaroj.

Sporta kariero redakti

Hugó Ballya inter 1926-1945 estis remisto en ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono naŭfoje inter 1932-1939 kvarope aŭ okope, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1931-1939. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1936 sen medalo, krome en eŭropaj ĉampionumoj li estis la unua dufoje en 1933 kaj 1935. Li estis trejnisto de la hungara nacia teamo inter 1947–1985 (tamen kun kelkaj interrompoj).

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2008)[2]

Fontoj redakti

Referencoj redakti