Hugh Whistler (28a Septembro 1889 - 7a Julio 1943), membro de la Zoological Society of London kaj de la British Ornithologists' Union estis angla ornitologo kiu laboris en Barato. Li verkis unu el la unuaj kampogvidiloj de hindiaj birdoj kaj dokumentis ties distribuadon en nombraj notoj en kelkaj gazetoj krom priskribi kelkajn novajn subspeciojn.[1]

Hugh Whistler
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1889 (1889-09-28)
en Mablethorpe
Morto 7-an de julio 1943 (1943-07-07) (53-jaraĝa)
en Batalo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Memorigilo Hugh Whistler
Familio
Patro Fuller Whistler vd
Edz(in)o Margaret Joan Ashton vd
Infanoj Benedicta Whistler • Ralfe Ashton Whistler vd
Profesio
Okupo ornitologo • policisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo kaj kariero redakti

Whistler naskiĝis en Mablethorpe al oficiro Fuller Whistler kaj edukiĝis ĉe Aldenham School. Li servis kun la hindia polico en la provinco Panĝabo el 1909 al 1926. La 2an de oktobro 1925 li edziĝis al Margaret Joan Ashton, nome filino de Thomas Gair Ashton, 1a Barono Ashton de Hyde kaj de Eva Margaret James. Li mortis la 7an de julio 1943 lasante filinon Benedicta (nune mortinta) kaj filon Ralfe.[2]

Ornitologio redakti

Whistler studis kaj kolektis birdojn kaj post retiriĝo al Anglio li pluis priserĉadon en hindia ornitologio. Li publikis etende en la gazeto de la Bombay Natural History Society, farante notojn pri loĝado kaj distribuado de diversaj geografiaj plumarvarioj. Li ankaŭ publikis dekpartan enkondukon al la studo de birdoj en Barato. Li faris kolektoveturojn ankaŭ al Hispanio kaj al Albanio, ofte kompane de Claud Buchanan Ticehurst. Publikaĵoj de Whistler estas ekzemple la Popular Handbook of Indian Birds (1928). Oni produktis du pliajn eldonojn de tiu publikaĵo kaj la lasta estis produktita post lia morto.[3] En tiu verko li antaŭvidis la valoron de ornitologio bazata sur populara observado.

Lia kolekto de 17,000 birdohaŭtoj estas nune ĉe la Muzeo pri natura historio de Londono.

Verkoj redakti

  • Whistler, Hugh (1919). “Wagtails at roost (30 March 1919)”, Bird Notes 2 (6), p. 101–103. 
  • Whistler, Hugh (1919). “The Norfolk Plover in India” 2 (7), p. 164–166. 
  • Whistler, Hugh. (1949) Popular Handbook of Indian Birds, 4‑a eldono, Gurney and Jackson.
  • Whistler, Hugh (1905). “Birds noticed during a short visit to Suffolk”, The Avicultural magazine 3 (5), p. 165–168. 
  • Whistler, H (1928) The study of Indian birds. Part I. The origin of birds. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 33(1):166-176.
  • Whistler, H (1929) The study of Indian birds, part II. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 33(2):311-325.
  • Whistler, H (1929) The study of Indian birds. Part III. Some external characteristics of birds. The beak. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 33(4):776-792.
  • Whistler, H (1930) The study of Indian birds, Part IV. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 34(1):27-39.
  • Whistler, H (1930) The study of Indian birds. Part V. Some external characteristics of a bird. The foot. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 34(2):276-290.
  • Whistler, H (1930) The study of Indian birds. Part VI. Some external characteristics of a bird. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 34(3):720-735.
  • Whistler, H (1931) The study of Indian birds. Part VII. The Reproduction of birds. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 35(1):89-103.
  • Whistler, H (1931) The study of Indian birds. Part VIII. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 35(2):312-324.
  • Whistler, H (1932) The study of Indian birds. Part IX. The reproduction of birds. The egg. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 35(3):635-644.
  • Whistler, H (1932) The study of Indian birds. Part X. Migration. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 35(4):848-860.

Notoj redakti

  1. Anon. (1943). “Obituary”, Nature 152 (3851), p. 210–211. doi:10.1038/152210a0. 
  2. (1999) Charles Mosley: Burke's Peerage and Baronetage, 106th edition 1. Crans, Switzerland: Burke's Peerage (Genealogical Books) Ltd, p. 122.
  3. Ali, S. (1941) The Book of Indian Birds, 1‑a eldono, Bombay Natural History Society.

Referencoj redakti

  • Obituary. Ibis 1943:524-532
  • Palmer, T. S. 1947. Obituary. Auk 64:161