Human Events estas usona konservativa magazino fondita en 1944. Ĝ prenis sian nomon el la sendependiĝa deklaro de Usono, kiu tekstas "When in the course of HUMAN EVENTS. . . ." Pro tio, HUMAN EVENTS estas ofte skribita per majuskloj.

Human Events estis unu de la plej ŝatataj magazinoj de Ronald Reagan.

Laŭ peto de la magazino, en 2005 dek kvin konservativaj sciencistoj, konataj personoj kunlistigis liston pri la plej damaĝaj libroj de la lasta du jarcentoj:

  1. Komunista Manifesto, de Karl Marx kaj Friedrich Engels (publikigita en 1848)
  2. Mein Kampf (mia batalo), de Adolf Hitler
  3. Eta ruĝa libreto, de Mao Zedong
  4. La seksualaj kondutoj de la viroj, de Alfred Kinsey (1948)
  5. Demokracio kaj edukado, de John Dewey
  6. La Kapitalo, de Karl Marx
  7. La mistika virineco, de Betty Frieden
  8. Vojo de la pozitiva filozofio, de Auguste Comte (1830-1842)
  9. Trans Bono kaj Malbono, de Friedrich Nietzsche
  10. Ĝenerala teorio de laborigo, interezo kaj mono, de John Maynard Keynes

Honoraj mencioj:

Eksteraj ligiloj redakti