Humuristo

Humuristo estas iu kiu kreas humurajn verkojn . Ĉi tiuj verkoj estas en diversaj formoj: libroj, bildstrioj, verkoj por prezento en teatro, en radio, en televido kaj en spektakloj, kiel starkomedio.

Samuel Clemens, usona humuristo kiu verkis sub la plumonomo Mark Twain.
Oscar Wilde estas la plej citita humuristo en la Oxford Vortaro de Humuraj Citaĵoj.[1][2]

La konsidero pagita al la humuristo por lia kreaĵo estas kutime honorario. La humuristo ricevas ankaŭ nematerialan gajnon en la formo de la amo de la publiko, la simpatio de la legantoj kaj la admiro de la spektantoj. Ĉi tiu interŝanĝo estas grava por ĉiuj artistoj, sed por la humuristo ĝi havas specialan signifon, pro la memmokado, kiu ofte akompanas sian verkon.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti