Hundoviando

viando de hundo

Hundoviando serviĝas en kelkaj landoj kiel manĝaĵo, tiel ekz. en Koreio, Vjetnamio, Filipinoj kaj en kelkaj sudaj provincoj de Ĉinio kiel Kantonio. En plimulto de la landoj, evoluis kultura nutrotabuo pri konsumo de hundoj.

hundovianda manĝaĵo, Guilin, Ĉinio kun vosto metante sur rando de telero por garnado

Historio kaj disvastiĝo de la konsumo redakti

En la eŭropa kulturrondo, oni manĝis hundon nur en ekstremaj cirkonstancoj, malsategoj, militoj. Tio okazis dum sieĝo de Parizo (1870-1871) aŭ dum polusa ekspedicio de R. Amundsen. Oni trovas eĉ pruvojn pri tio, ke en kelkaj eŭropaj regionoj oni regule manĝis hundojn (ekz. en Apencelo kaj Grizono Svislando aŭ kelkaj urboj en Saksio). Laŭ oficialaj datenoj, en jaroj ĉ. 1900 oni buĉis en Chemnitz averaĝe 226, en Dresden 136 kaj en Zwickau 58 hundojn jare.

La unuaj skribaj pruvoj pri hundoviando kiel manĝaĵo aperas en la 4-a jarcento a. K. en Ĉinio. Tiam la filozofo Mengzi proponis nutradon de ĝi.

La informoj pri aktuala ŝatateco kaj disvastiĝo de la konsumado de hundoviando estas necertaj, nefideblaj. Dum bestoprotektistoj parolas pri milionoj da buĉitaj hundoj, samtempe ili akcentas malgrandan konsumon inter ĉinoj kaj koreoj. La konsumado de la hundoviando aperas en sud-orienta Azio, krom Ĉinio kaj Koreio ankaŭ en Laoso, Mianmaro, Malajsio. Ankaŭ en Kongo oni manĝas hundojn.

Ĉar la hundo staras sur pinto de la nutroĉeno, tiel ĝia bredado kostas multe. Nesanigaj materialoj akumuliĝas en ĝia korpo. Oni do ĝenerale ne nutras sin per karnovoraj bestoj.

Politiko redakti

Antaŭ la Someraj Olimpikoj de 1988 kaj Futbala mondpokalo de 2002 en Koreio, okazis internacia premo je Koreio por malpermesi la konsumadon de la hundoj. Vere tiu estas kulturcentra premo, ĉar nura racia kontraŭa argumento al uzo de hundoviando estus la troa sufero ke oni farus al bestoj por plibonigi la gustumon de viando, sed, en Eŭropo kaj Ameriko, porkoj, anasoj, kokoj kaj aliaj bestoj ankaŭ tro suferas pro malgranda spaco kaj perforta nutrado. Kvankam hundviando estas konsumita en certaj kamparaj lokoj de Koreio, ekzistas ofta premo de enlandaj kaj internaciaj bestprotektorganizoj malpermesi la kutimon en Koreio.

En Honkongo, la buĉado de hundoj kaj komercado de hundoviando estas malpermesata ekde 1950.

En EU, la buĉado de hundoj kaj komercado de hundoviando estas malpermesata ekde 1986. En Svislando, oni malpermesas nur la komercadon.

Literaturo redakti

  • Erhard Oeser, Hund und Mensch : die Geschichte einer Beziehung, Darmstadt 2004 (ISBN 3-89678-496-X); Kapitel 7: Der Hund als Medizin und Nahrung, S. 143-151.
  • Marvin Harris, Wohlgeschmack und Widerwillen : die Rätsel der Nahrungstabus (Übersetzung von "Good to eat"), Stuttgart 1988 (ISBN 3-608-93123-6).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti