Hungara Esperanto-Kongreso

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Hungara Esperanto-Kongreso (en iuj jaroj ankaŭ nomata Hungaria kaj Hungarlanda) estas nacia kunveno de esperantistoj en Hungario, kiu okazas ekde 1912, organizita per la Hungara Esperanto-Asocio. La komencaj kongresoj estas interrete kompare bone dokumentitaj, poste ankoraŭ estas grandegaj informtruoj, tamen ĝi publikiĝu en espero de kumune eblas plikompletigi la informojn.

jaro n-ro titoligo loko rimarko
1912 1-a Hungara Esperanto-Kongreso en Budapeŝto 21–a ĝis 23-a de aŭgusto. Ĝin ĉeestis ankaŭ multaj alilandanoj, venintaj de la 8-a UK
en Krakovo. La kongreso bone sukcesis, oni prezentis en la Urania teatro la komedion triaktan
"Tri Gardistoj" deFerenc Herczeg en la traduko kaj ĉefrolo de Olga Liebner. Samokaze estis
en Budapeŝto ankaŭ la TriaKatolika Esperanto-Kongreso.
1913 2-a Hungara Esperanto-Kongreso en Arad
1914 3-a Hungara Esperanto-Kongreso en Szeged Tie kaŭzis akran debaton la problemo, ĉu la sekva kongreso okazu en Pozsony (nun Bratislavo en
Slovakio) kune kun la aŭstria kongreso; fine la plimulto (52: 16) aprobis la komunan aranĝon. Ĝi tamen
fine ne povis okazi pro la Unua Mondmilito.
1922 4-a Hungara Esperanto-Kongreso en Miskolc 214 kongresanoj. Oni fondis la Hungaran Esperanto-Instituton, kiu funkciis dum kelkaj jaroj,
sub la gvidado de Vince Tóth kaj ĝia ĉefa merito estis, ke ĝi eldonis unu el la ĉefverkoj de la hungara
literaturo,"La Tragedio de l' Homo", de Imre Madách, en la majstra traduko de Kálmán Kalocsay. De
tiam la literaturo havis gravan rolon en la hungara movado, almenaŭ pro la fakto, ke Baghy kaj Kalocsay,
du eminentaj verkistoj de Esperanto, estas hungaroj, kaj mem Literatura Mondo (LM) aperis de oktobro
1922 en Budapeŝto (unua eldonanto de LM estis d-ro Tivadar Schwartz).
1923 5-a Hungara Esperanto-Kongreso en Pécs 190 kongresanoj.[1]
1924 6-a Hungara Esperanto-Kongreso en Szombathely
1925 7-a Hungara Esperanto-Kongreso en Budapeŝto Okaze de la kongreso la nova budapeŝta radio ebligis tuthoran koncerton de Literatura Mondo.
1926 8-a Hungara Esperanto-Kongreso en Gyöngyös
1927 9-a Hungara Esperanto-Kongreso en Pécs 190 kongresanoj.
...
1929 21-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto 1200 partoprenantoj.
1966 51-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto 3975 partoprenantoj.
...
1976 26-a Hungarlanda Esperanto-Kongreso en Komló 25-a ĝis 27-a de junio.
...
1983 68-a Universala Kongreso de Esperanto en Budapeŝto 30-a de julio ĝis 6-a de aŭgusto. 4834 partoprenantoj.
...
2007 Hungaria Esperanto-Kongreso en Zalaegerszeg 26-a ĝis 28-a de julio. Pri la kongreso de 2007 notiĝis ampleksa listo de kulturaj programeroj.
...
2011 35-a Hungaria Esperanto-Kongreso en Szolnok 3-a ĝis 6-a de novembro.[2]

Referencoj redakti