Hungara Radio, hungare Magyar Rádió Zrt. (MR) estas la ŝtata hungara radio.

Hungara Radio
emblemo
Aerfoto pri Hungara Radio
Aerfoto pri Hungara Radio
radiostacio
Komenco 1925 vd
Lando(j) Hungario vd
Sidejo Budapeŝto
Posedatoj Kossuth Rádió vd
Agokampo teledissendado
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

 
Dissendila turo de Hungara Radio de 1933, 300 metrojn alta
 
La Hungara Radio post la sieĝo en 1956. La surskribo estas: Libera Hungara Radio

Invento de Tivadar Puskás (telefonradio) funkciis inter 1893-1925. Poste oni fondis Hungaran Radion kaj oni dissendis, kiel "Budapest 1" ekde 1925. Post la frua periodo la stabo trovis lokon apud Hungara Nacia Muzeo. Ekde la 2-a de majo 1939 la radio ankaŭ elsendis programon en Esperanto, nomata Danuba Voĉo, en 1940 la programo devis reduktiĝi je po unu minuto, sed daŭre funkciis, kaj nur poste la Dua Mondmilito finigis la programon, ĝis en 1947 refunkciis la esperantlingvaj disaŭdigoj kaj funkciis ĝis 1950, kiam pro stalinisma premo la programo malpermesiĝis kaj samjare likvidiĝis la nacia Esperanto-asocio. Jam en 1949 la radiodissendejo estis ricevinta novan nomon Kossuth Rádió (radiostacio Kossuth) kaj la jam longe paralele funkcianta "Budapest 2" ricevis novan nomon "Petőfi Rádió" (radiostacio Petőfi). Jam tiam funkciis lokaj radiostacioj, ekzemple en Győr, Nyíregyháza, Szolnok, Pécs, Miskolc. La novaĵoj spegulis ĉefe opiniojn de komunistoj, sed dume oni aŭskultis ankaŭ hungarajn dissendojn de Radio Libera Eŭropo, Voĉo de Ameriko, BBC, ktp. La radio dissendis ankaŭ al eksterlando, ĉefe angle, germane kaj hungare.

Ĉe la sidejo de tiu radio naskiĝis la hungara revolucio en 1956, ĉar multe da homoj alvenis por dissendi postulojn, kiun la radio ne plenumis, tial pafadoj komenciĝis. Post sieĝo la revoluciuloj okupis la radion, baldaŭe oni aŭdis la faman frazon konatan tutlande: "Ni mensogis tage, ni mensogis nokte, ni mensogis en ĉiuj ondolongoj". Ankaŭ foto estas vaste konata, kiam virino kun flago staras en la altetaĝa parto.

Baldaŭe la radio dissendis la 3-an programon, nomata Bartók Rádió (Radio Bartók), kiu dissendas nur muzikon. Fine de la socialismaj jaroj aperis ankaŭ la neŝtataj radioj.

Elektitaj radioparolistoj redakti

 
Interna korto de la Radio

Aliaj elektitaj membroj de la radio redakti

Elektitaj membroj en la muzika branĉo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio