Hungara griza bovo

La hungara griza bovo (aliaj nomformoj povas esti hungara stepa bovo aŭ simple grizbovo) estas praa hungara hejma besto. Ĝi alvenis parte kun la hunoj, avaroj, sed grandnombre kun la landookupantaj madjaroj en la Karpat-basenon, kie ĝi iĝis dum jarcentoj unu el la plej valoraj podoliaj rasoj. Ĝi famiĝis en la 15–18-a jarcento en Eŭropo kiel hungara bovo, kiun oni pelis tra centoj da kilometroj al Okcident-Eŭropo al la bazaro. Ĝi havis du variojn (transilvania hungara bovo kaj ebenaĵa hungara bovo) tre similajn. La kvanto de bovoj fine de la 19-a jarcento tre malaltiĝis kaj restis tiel malalta. Ĝi estis grava tirbesto siatempa.

hungara griza bovo

Nuntempe oni bredas ĝin kiel genrezervon (ŝtat-apogite) kaj por turismaj celoj. Ĝi kiel stepa bovo tre kontraŭstaras la malsanojn, manĝas nur herbojn, povas travintrumi eĉ subĉiele. Tiuj ĉi trajtoj ebligas bredi ĝin kiel biobovon, donante bioviandon.

Oni kelkfoje plibonigas la rason per gutokrucigo kun maremann-bovo (similaspekta itala bovo, kun similaj kornoj).

grupo de junaj bovoj en Szinpetri

La bovinoj pezas 450–500 kg kaj estas arĝent-grizaj. La virbovoj pezas 600–800 kg. La bovidoj havas iom ruĝetan koloron ĝis la unua mudo (harŝanĝo). La kavkornoj estas tre longaj kaj karakterizaj. Bovino unue gravediĝas 3-jare. La karno estas kun fajnaj fibroj, riĉa je gusto- kaj aromomaterialoj, sed ne marmora, la viandoformoj nekonvenaj.

Laktemo (jara laktoprodukto) estas ĝenerale 800–1000 kg kun graso de ĉ. 4–4,2 %.

Eksteraj ligiloj redakti