La tradicia hungara kuirarto entenas multe da grasaj porkaĵoj, bovaĵoj, ŝafaĵoj dume fiŝaĵoj maloftas.

Ĝusta ĉaba kolbaso devas esti unu longa peco.

Gulaŝsupo (Gulyásleves) redakti

 

300 g da porko viando, kubigita; 150 g da karoto, petroselo, celerio; 500 g da terpomo; cepo, salo, ruĝa papriko, kummo, laŭrofolio, 1 tomato, 1 verda kapsiko; 30g da oleo aŭ graso. La hakitan cepon fritu en la oleo, aldonu la ruĝan paprikon kaj la kubigitan viandon. Aldonu salon kaj iom da akvo. Kiam la viando komencas moliĝi, enmetu la purigitajn, tranĉitajn legomojn, kulereton da kumino, laŭrofolion kaj la kubigitajn terpomojn. Kuiru ĝis moliĝo de la ingrediencoj. Aldonu la hakitajn tomaton kaj kapsikon.

 

Kazea farunaĵo (Tŭróscsusza) redakti

500gda sekafarunaĵo (kvadratforma); 250 g da kazeo, 1OO g da acida laktokremo; 200 g da fumaĵita lardo; ruĝa papriko. Kuiru la farunajon en bolanta kaj salumita akvo kis moliĝo. Haku la lardon kaj fritu ĝin en granda pato. Elprenu la frititajn lardopecetojn kaj metu la kribritan farunajon en la grason. Surtabligu kaj poste ĉiu povas ŝuti mem la kazeon, laktokremon kaj lardon sur la propran porcion.

 

Farĉitaj verdaj paprikoj (Töltött paprika) redakti

8 mezgrandaj verdaj kapsikoj 500g da muelita porkoviando; 100g da oleo aŭ graso; 1OO g da cepo; 25 g da salo;1 g da muelita pipro; 0,5 g da majorano; 2 ovoj 150 g da rizo. Tranĉu la suprojn de la kapsikoj, forigu la internaĵon. Kuiru la rizon, malvarmigu ĝin. Varmigu la grason en kaserolo, fritu la hakitan cepon. Miksu kin kun la rizo, ovoj, salo, spicoj kaj viando, kaj bone knedu. Per la pasteĉo plenigu la kapsikojn. Verŝu tomatosaŭcon en kaserolon kaj enmetu la farĉitajn kapsikojn. El la restanta pasteĉo formu buletojn, kaj enmetu ankaŭ ilin en la saŭcon. Stufetu ĝis moliĝo.

Terpomaĵo (Tócsi) redakti

600 g da purigita, raspita terpomo; 2 ovoj• 2 supkuleroj da faruno; salo, pipro; iom da fritita cepo Miksu la ingrediencojn, prenu el la miksajo per supkulero kaj fritu la pecojn unu post la alia en oleo.

Pruno-bulo (Szilvásgombóc) redakti

400 g da faruno; 600 g da kuirita terpompureo; 2 ovoj, salo; 1, 5 kg da pruno; sukero, muelita cinamo; 200g da panero;10Og da graso aŭ oleo Kuiru la terpomojn, senŝeligu kaj kaĉigu. Aldonu la farunon, salon, ovon kaj knedu rapide. Etendu la paston, tranĉu 8x8 cm-ajn kvadratojn. Senkernigu la prunojn kaj metu en ilin sukerkubeton kaj cinamon, poste kovru ilin per la pasto, formu bulojn kaj kuiru ilin en bolanta akvo kis ili venas al la surfaco. Intertempe fritu la panerojn en la oleo kaj metu la kuiritajn bulojn sur ilin, skuu la ujon ĝis kiam ĉiuj buloj estas bone kovritaj per paneroj.

 

Leĉo (Lecsó) redakti

La facile preparebla somera legomaĵo

2 mezgrandaj cepoj; 800g da flavaj pintaj kapsikoj; 800g da matvraj tomatoj; 50 ml da sunflorkerna oleo; tekulero da salo; 4 ovoj (laŭplaĉe)

Tranĉu la cepojn en malgrandajn pecojn. Post la purigado tranĉu la kapsikojn en ĉ. 5-milimetrojn larĝajn striojn, la tomatojn en 8 pecojn. Varmigu la oleon kaj fritu la cepon en ĝi ĝis vitreca stato. Enmetu la kapsikopecojn kaj kovrite, dum ofta kirlado moligu ilin. Enmetu la tomatojn kaj la salon, kirlu kaj kovru alterne. Kiam la tomatoj disfalas, la leĉo estas preta, sed vi povas enmeti la kirlitajn ovojn ankaŭ, tiam ĝi estos pli nutriva. Servu la tuton kun freŝa blanka pano. Jen rapida, bongusta, malmultekosta, facile preparebla somera plado por vi.

  • ĉiuj receptoj estas por 4 personoj