Huntuno (el la mandarena 馄炖 húntun, kaj ankaŭ vantano, vantono, aŭ vuntuno el la kantona 餛燉 wan4dan6) estas tipo de pastaĵo ofte trovita en iuj ĉinaj kuirartoj.

Preparado kaj farĉado de huntuno en Hong Kong.

Preparado kaj farĉado redakti

Huntunoj estas faritaj per etendo de kvadrata volvaĵo (nome fajna pastaĵo farita el faruno, ovoj, akvo, kaj salo)[1][2] ebenigita sur la polmo de unu mano, lokigante malgrandan kvanton de farĉaĵo en la centro, kaj sigelante la vuntonon en la dezirita formo per kunpremado de la bordoj de la volvaĵo per la fingroj. Algluado povas esti plibonigita per malsekigado de la internaj bordoj de la volvaĵo, tipe per trempado de la fingropinto en akvo kaj ties ŝmirado tra la seka pastaĵo por dissolvi la kroman farunon. Kiel parto de la sigeliga procezo, aero estas forpremita el la interno por eviti rompon de la huntuno el la interna premo dum la kuirado.

La plej ofta farĉaĵo estas haketita porkaĵo kaj salikokoj kun granda malgranda kvanto de faruno aldonita kiel algluaĵo. La miksaĵo estas spicita per salo, spicoj, kaj ofte ajlo aŭ fajne tranĉita verda cepo. Fabrikitaj, frostigitaj variaĵoj estas venditaj en supermerkatoj. Ofte ili estas manfaritaj kaj venditaj en merkatoj aŭ malgrandaj restoracioj fare de la posedantoj al la atendantaj klientoj. En merkatoj, ili estas venditaj po unue, sen antaŭ-kuirado.

 
Huntuna supo

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Wonton Wrappers About.com. Alirita: 28an de Februaro 2012.
  2. Homemade Wonton Wrappers Arkivigite je 2012-02-29 per la retarkivo Wayback Machine Kitchen Simplicity. 13a de oktobro 2009.