Hustopeče
municipo en la distrikto Břeclav de Ĉeĥio
- Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Břeclav. Pri kampurbo en ĉirkaŭaĵo de Olomouc temas artikolo Hustopeče nad Bečvou.
Hustopeče (germane Auspitz) estas urbo en Ĉeĥio troviĝanta en Sudmoravia regiono, en distrikto Břeclav 30 km sude de Brno. Vivas ĉi tie 6 248 loĝantoj (2023).
Hustopeče | |||
germane Auspitz | |||
urbo | |||
Dukla placo, meze urbodomo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Hustopeče | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Břeclav | ||
Administra municipo | Hustopeče | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Arbaro Ždánice | ||
Situo | Hustopeče | ||
- alteco | 215 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 56′ 27″ N 16° 44′ 15″ O / 48.94083 °N, 16.73750 °O (mapo) | ||
Katastro | 24,53 km² (2 453 ha) Hustopeče u Brna | ||
Loĝantaro | 6 248 (2023) | ||
Denseco | 254,71 loĝ./km² | ||
Plantaro | Vina vito | ||
Unua skribmencio | 1247 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 693 01 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0644 | ||
NUTS 5 | CZ0644 584495 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de urbo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 12 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Hustopeče | |||
Retpaĝo: www.hustopece.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Křepice, Kurdějov, Popice, Nikolčice, Velké Němčice, Starovice, Starovičky, Strachotín kaj Šakvice.
Historio redakti
La unua skribmencio devenas el la jaro 1247.
Loĝantaro redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 3 106 |
1880 | 3 302 |
1890 | 3 654 |
1900 | 3 603 |
1910 | 3 473 |
1921 | 3 494 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 3 719 |
1950 | 2 652 |
1961 | 3 174 |
1970 | 3 804 |
1980 | 5 251 |
1991 | 5 868 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 5 881 |
2014 | 5 862 |
2016 | 5 880 |
2017 | 5 886 |
2018 | 5 928 |
2019 | 5 964 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 5 975 |
2021 | 6 076 |
2022 | 5 998 |
2023 | 6 248 |
Memorindaĵoj redakti
- Kapelo de sankta Roĥo
- Urba remparo
- Migdaluja belvedero
- Preĝejo de sankta Venceslao kaj sankta Anežka Ĉeĥa
- Fontano nomata Žumberák
Personecoj redakti
- Isidor Böck (1869–1943), ununura rabeno en la historio de Juda komunumo Hustopeče
- Tomáš Garrigue Masaryk (1850–1937), ŝtatulo, politikisto, filozofo kaj pedagogo, la unua prezidento de Ĉeĥoslovakio. Li studis en gimnazio en Hustopeče.
- Alois Mrštík (1861–1925), ĉeĥa verkisto kaj dramisto, li vivis en municipo Diváky proksime de Hustopeče
- Vilém Mrštík (1863–1912), ĉeĥa verkisto, dramisto, tradukisto kaj literatura kritikisto
- Alfons Mucha (1860–1939), monde agnoskata ĉeĥa pentristo kaj dezajnisto de periodo Art nouveau, patro de verkisto Jiří Mucha. En Hustopeče vivis lia fratino kaj pluaj parencoj, li helpis ĉi tie propagi ĉeĥan minoritaton.
- Josef Šural (1990–2019), ĉeĥa futbalisto
- Ilse Tielsch (1929-2023), aŭstra verkistino, forpelita en 1945 el la moravia patrujo
- Miloš Trapl (* 1935), ĉeĥa historiisto kaj verkisto
Pluaj fotoj redakti
-
Preĝejo de sankta Venceslao
-
Migdaluja ĝardeno ĉe Hustopeče
-
Ŝoseo II/425 en strato Brněnská
-
Haltejo Hustopeče u Brna