La Hutona vireo (Vireo huttoni) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinaj birdoj ter- al verdokoloraj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hutona vireo

Hutona vireo
Hutona vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. huttoni'
Vireo huttoni
(Cassin, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas ĉirkaŭ 12-13 cm longa, olivecgriza supre kaj sube (pli hele) kaj tiele estas malpli da diferenco inter ambaŭ partoj ol ĉe aliaj vireoj. Ĝi havas svagan blankecan okulringon (pli videblan malantaŭokule) kaj svagajn blankajn flugilstriojn en malhelaj flugiloj. Ĝi similas multe al la Rubenkrona regolo, sed havas pli dikan bekon kaj estas iom pli granda. Ties plej komuna kanto estas ripeta ĉu-ŭii sed havas aliajn variaĵojn. La alvoko estas miaŭeca babilaĵo.

Ĝi troviĝas el suda Brita Kolumbio en Kanado al central Gvatemalo en Centrameriko. Ĵusaj studoj de DNA sugestis, ke tiu specio povus esti disigita en almenaŭ 2 diferencajn speciojn, el kiuj la marbordaj pacifikaj birdoj montrus sufiĉe da genetika variado kompare kun tiuj de la interno.

Tiu vireo faras tasforman neston pendantan el forko aŭ arbo. La ino demetas 3-4 ovojn. Tiuj estas ĉefe blankaj kun disa bruna punkteco. Ili preferas deciduajn miksitajn arbarojn kaj ĉefe kverkoj. Ili manĝas kaptinte insektojn dum decideme moviĝas tra la arbara kanopeo.

Tiuj estas ĉefe loĝantaj birdoj la tutan jaron, sed povas esti kelka altituda kaj mallongsdistance migrado. La Hutona vireo povas kuniĝi al miksita kunmanĝantaro vintre.

Referencoj redakti

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 50989, Vireo huttoni, 10a Majo 2006. Preskaŭ Minacata.

Eksteraj ligiloj redakti