Hvozdnica (hungare Fűrészfalu [fUrEsfalu]) estas vilaĝo en Slovakio.

Hvozdnica
hungare: Fűrészfalu
municipo
Oficiala nomo: Hvozdnica
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Bytča
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horné Považie
Najbaras kun Štiavnik
Rivero Vaha kanalo
Situo Hvozdnica
 - alteco 328 m s. m.
 - koordinatoj 49° 12′ 36″ N 18° 29′ 22″ O / 49.21000 °N, 18.48944 °O / 49.21000; 18.48944 (mapo)
Areo 8,734438 km² (873,44 ha)
Loĝantaro 1 196 (31.12.2010)
Denseco 136,93 loĝ./km²
Unua skribmencio 1250
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 013 56
Telefona antaŭkodo +421-41
Aŭtokodoj BY
NUTS 517623
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Hvozdnica
Retpaĝo: www.hvozdnica.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Hvozdnica situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Bytča troviĝas je 5 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam 4000 jarojn. Ekde la 6-a jarcento slavoj alvenis. La hungara erao komenciĝis en la 11-a jarcento. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1250 en formo "Hoznucha". En 1605 hajdukoj de Stefano Bocskai prirbis la vilaĝon. En 1784 loĝis tie 547 vilaĝanoj en 90 domoj, en 1828 757 vilaĝanoj en 97 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Hvozdicz, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Fűrészfalu 602 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Bytča, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Hvozdnica 1117 homoj, (1110 slovakoj).