La vorto Iĥtis - laŭ la Greka alfabeto: ἰχθύς - estas la antikva kaj klasika vorto de la greka lingvo por "fiŝo". Ekster la greka lingvo la vorto estas la nomo de simbolo el du kruciĝantaj arkoj, kiuj simboligas la silueton de fiŝo. Tiu signo estis uzita kiel sekreta simbolo de Kristanismo fare de la unuaj kristanoj. La literoj IĤTIS, per grekaj literoj ΙΧΘΥΣ, estas akronimo por "Jesuo Kristo, Dia Filo, Savanto" (greke Ἰησοῦς Χριστὸς Θεοῦ Υἱὸς Σωτήρ).

La simbolo Iĥtis de simboligita fiŝo reprezentas Kristanismon

Origino redakti

Antaŭ ol ekaperis la kredo kristanisma, la fiŝa simbolo tutmonde estis uzita kiel simbolo de la "granda patrina diino". Ĝi havas ligojn al la Hinduisma dio Viŝnuo, sed ankaŭ Dagon, la fiŝa dio de la Filistoj. Ankaŭ en la antikva asiria urbo Ninevo arkeologie troviĝis skulptaĵoj de fiŝo-dio. Ankaŭ en la Torao aŭ la Malnova Testamento de la Biblio (Juĝistoj 16:23-24; 1-a libro de Samuel 5:2-5) la dio Dagon menciiĝas. En ambaŭ lokoj de la Torao temas pri transcendenta, nevidebla Dio kiu superas la idolojn. Ĉar la fiŝo jam estis komuna religia simbolo en la antikva mondo, estis relative sendanĝere uzi ĝin fare de la sekretaj kristanismaj komunumoj sen timo pro tio altigi la danĝeron de persekuto.