Iĵora lingvo (memnome ižorin kēli) estas lingvo parolata de iĵoroj en Leningrada provinco en Rusio. La iĵora lingvo estas parolata en okcidenta parto de Ingrio. La pozicio de la iĵora lingvo inter finn-ugraj lingvoj estas iomete malklara, ĉar ĝi estas foje ligita al sud-orientaj dialektoj de la finna lingvo, foje al karela lingvo. En 1930-aj jaroj la iĵora havis literaturan formon, sed ĝia lieratura uzo restis mallonga. La apudaj najbaroj de iĵoroj estas votoj kaj ingriaj finnoj.

Iĵora lingvo
lingvo • moderna lingvo
Baltmara finna lingvaro
Parolata en Rusio
Regiono Leningrada provinco
Parolantoj 120
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko

Urala
Finn-Ugra
Finnalapa
Baltfinna
Iĵora
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en nenie
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 izh
  Glottolog ingr1248
Angla nomo Ingrian
Franca nomo ingrien
vdr