Iŝtar-pordego

(Alidirektita el Iŝtar-pordo)

La Iŝtar-pordego estis la oka pordego al la interna urbo de Babilono. Ĝi estis konstruita en ĉ. 575 a.K. je ordono de reĝo Nebukadnecar la 2-a, sur la norda flanko de la urbo.

Iŝtar-pordego
urba pordego
Estiĝo -575
Lando GermanioIrako vd
Situo Hilla
Situo
Geografia situo 32° 32′ 36″ N, 44° 25′ 20″ O (mapo)32.54333344.422222Koordinatoj: 32° 32′ 36″ N, 44° 25′ 20″ O (mapo)
Iŝtar-pordego (Irako)
Iŝtar-pordego (Irako)
DEC
Iŝtar-pordego
Iŝtar-pordego
Situo de Iŝtar-pordego
Map
Iŝtar-pordego
vdr
La Iŝtar-pordo en la Pergamo-muzeo en Berlino
Uro supre, floroj sube

Ĝi estis dediĉita al babilona diino Iŝtar, la pordego estis konstruita el bluglazuritaj kaheloj kun alternaj vicoj el baz-reliefaj siruŝoj (drakoj) kaj uroj.

La tegmentoj kaj la pordegoj estis el cedro, konvene al la dediĉa plato. Tra la pordego iris la Procesia Vojo, kiun apudis muroj kovritaj per leonfiguroj el glazuritaj brikoj (ĉ. 120 el tiuj).

Statuoj de la dioj estis paraditaj tra la pordego kaj sur la Procesia Vojo ĉiujare dum la festado de la nova jaro.

Originale la pordego estis parto de la babilonaj muroj, kiuj estis konsiderataj kiel unu el la sep mirakloj de la mondo ĝis la 6-a jarcento p.K,. kiam ĝin anstataŭigis lumturo de Aleksandrio.

La rekonstruado de la Iŝtar-pordego kaj Procesia vojo okazis ĉe la Pergamona muzeo en Berlino, el materialo elfosita de Robert Koldewey inter 1902-14. La rekonstruado finiĝis en la 1930-aj jaroj kaj entenas la dediĉan plaketon. Ĝi altas 14 metrojn kaj larĝas 30 metrojn.

La pordego fakte estis duobla pordo, sed la pli granda pordoparto ne estis rekonstruita pro manko de sufiĉa loko por tio. Oni do povas rigardi la pli malgrandan parton en la Pergamona Muzeo, dum partoj de la granda parto estas rezervitaj.

Partoj de la pordego kaj leonoj de la Procesia Vojo estas videblaj en diversaj muzeoj en la mondo. Nur tri muzeoj havas drakojn, dum leonojn pli multaj.

Bildaro redakti