IALA

IALA, usona asocio "International Auxiliary Language Association" (Internacia Helplingvo-Asocio). Ĝi estis fondita en 1924 pro instigo de Frederick Gardner Cottrell. "Ĝi estas neŭtrala asocio, celanta la starigon de helplingvo, simpla kaj klara, instruota en ĉiuj landoj apud la naciaj lingvoj. La laboroj de IALA etendiĝas sur du ĉefaj kampoj: klopodoj, por interesi pli grandajn rondojn pri la mondlingva movado, kaj esploroj.

IALA
International Auxiliary Language Association
emblemo
volontula asocio
Komenco 1924 vd
Fino 1953 vd
Fondinto(j) Alice Vanderbilt Morris • David Hennen Morris vd
vdr

Celo redakti

La eduka esploro celas

  1. Instigi al starigo de eksperimentaj kursoj kaj trovi por la instruado de helplingvo (ekz. Esperanto) la plej oportunan lokon en la programoj de edukaj institutoj;
  2. Determini kaj taksi la progresojn faritajn en la lernado de helplingvo kaj kompari ilin kun tiuj faritaj en lernado de naciaj lingvoj dum egalaj periodoj;
  3. Prepari materialon por eksperimentaj kursoj, studi uzatajn lernolibrojn laŭ ilia relativa valoro …

En Usono tiun studon entreprenis la Instituto de Eduka Esploro ("Columbia University"). En Eŭropo simila tasko estas gvidata de prof. Rovet, direktoro de la Instituto de l' Eduksciencoj, Ĝenevo kaj de prof. Johannes Dietterle, Leipzig. La dua esploro de IALA tuŝas la lingvan fakon. Tiurilate estis farita granda paŝo antaŭen per la organizo de la Internacia Konferenco por Lingva Studo, kiu okazis en Ĝenevo de la 20-a de marto ĝis la 2-a de aprilo 1930 … Trie, la sociologia esploro celas klarigi la bezonon de helplingvo, konigi tion al interesataj sferoj, enketi pri la nuna multlingva ĥaoso en internaciaj kongresoj." La ĉefa laboranto de IALA estas s-ino Alice Vanderbilt Morris. (Mallongigo de la artikolo en UEA-Jarlibro 1931, p. 53-56. Vd. ankoraŭ artikolon de Dietterle en Internacia Pedagogia Revuo, 1928, apr-majo, p. 6-17.)

Interlingua (Interlingvao) redakti

La laboroj de IALA kaj Alice Vanderbilt Morris, kiu mortis en 1950, estis parte uzata de Alexander Gode por la "naturalisma" planlingvo Interlingua, kiun li publikigis en 1951, detalojn vd. en la artikolo Interlingvao. Ĝis 1954 materialoj pri Interlingvao aperis sub la siglo "IALA", poste sub la nova "Interlingua Division of Science Service".

Bibliografio redakti

Blasche, Wilhelm 1950 : Die europäische Sprache entsteht, Wels, 32 p.

Eksteraj ligiloj redakti