ICarly

usona televida situacia komedio


iCarly estas usona situacia komedio celanta adoleskantojn, kreita de Dan Schneider kaj elsendita ĉe la televidkanalo Nickelodeon inter la 8-a de septembro 2007 kaj la 23-a de novembro 2012. La intrigo de iCarly disvolviĝas ĉirkaŭ la ĉiutaga vivo de adoleskaj seatlanoj Carly Shay kaj ŝiaj amikoj Sam Puckett kaj Freddie Benson, kiuj kreis sian propran sukcesan retprogramon. Elsendiĝis sep sezonoj, entute 109 23-minutaj epizodoj.

iCarly
televida serio
Originala titolo iCarly
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro Situacia komedio, humuro
Formato 22-minuta situacia komedio
Kreita de Dan Schneider
Aktoroj Jennette McCurdy • Nathan Kress • Jerry Trainor • Noah Munck • Miranda Cosgrove
Komenca muziko Leave It All to Me, kantita de Miranda Cosgrove
Amplekso
Sezonoj 7
Epizodoj 109
Daŭro sen reklamoj 23
Elsendo
Origina televidreto Nickelodeon
Bilda formato 16:9
Elsendita 8-a de septembro 2007 – 12-a de novembro 2012
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

La serio estas ĉefrolita de Miranda Cosgrove, Jennette McCurdy, Nathan Kress, Jerry Trainor kaj Noah Munck (liaj aperoj estis fojfojaj en la unuaj sezonoj; post la kvara li iĝis parto de la ĉefa aktoraro). La deka epizodo de la tria sezono, nome «iSaved your Life», atingis 11 milionojn da spektantoj en sia premiero, estante la plej spektita epizodo de la serio.[1] La fina epizodo «iGoodbye» atingis 6,4 milionojn da spektantoj.[2]

En 2013 aperis ĝia daŭrigo Sam and Cat, ankaŭ elsendita ĉe Nickelodeon. En ĝi ĉefrolis Jennette McCurdy kaj Ariana Grande, kiel Cat Valentine el serio Victorious. En 2021 premieris iCarly en la elsendflua videoservo Paramount+, samnoma daŭrigo, en kiu ĉiuj originalaj aktoroj (krom Jennette McCurdy) reprenas siajn rolojn.[3] Ĉi tiu serio daŭris tri sezonojn.[4]

Ĉefroluloj

Sezonoj

 
Ĉefaktoraro de iCarly, fotita en 2012. De maldekstre dekstren: Jennette McCurdy, Miranda Cosgrove, Jerry Trainor, Nathan Kress kaj Noah Munck.
Sezono Epizodoj Origina elsendado
Komenco Fino
1 25 8 Sep. 2007 25 Jul. 2008
2 25 27 Sep. 2008 8 Aŭg. 2009
3 20 12 Sep. 2009 26 Jun. 2010
4 13 30 Jul. 2010 11 Jun. 2011
5 13 13 Aŭg. 2011 21 Jan. 2012
6 13 24 Mar. 2012 23 Nov. 2012

Referencoj

  1. https://web.archive.org/web/20121103220807/http://tvbythenumbers.zap2it.com/2010/01/19/nickelodeon-scores-record-breaking-night-with-brand-new-icarly-and-big-time-rush-debut/39381/
  2. https://web.archive.org/web/20121130082912/http://tvbythenumbers.zap2it.com/2012/11/27/friday-cable-ratingsgold-rush-wins-night-icarlygoodbye-jungle-gold-duck-dynasty-wwe-smackfown-more/158869/
  3. https://web.archive.org/web/20201210163443/https://deadline.com/2020/12/icarly-revival-original-stars-miranda-cosgrove-jerry-trainor-nathan-kress-ordered-paramount-plus-1234653334/
  4. https://people.com/icarly-reboot-canceled-season-3-cliffhanger-8347842