IFOR (Internacia Kunularo por Repaciĝo)

IFOR - Internacia Kunularo por Repaciĝo (angle International Fellowship of Reconciliation) estas internacia organizaĵo subtenanta kaj tegmentanta landajn FOR (Kunularajn Organizaĵojn por Repaciĝo, angle Fellowship of Reconciliation).

IFOR
organizaĵone-registara organizaĵoeldonejo
Komenco 1914 vd
Lando(j) Svedio vd
Membro de centra oficejo por Juro kaj Protekto de Konsciencaj Obĵetantoj • Deutsches Friedenskartell vd
Filioj Biblioteca del Centro per la Nonviolenza vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo ne-registara organizaĵo
vdr

Ĉion iniciatis luterano Friedrich Siegmund-Schultze kaj kvakero Henry Hodgkin, kiuj en 1914 komence de la Unua Mondmilito per proklamo dum pacista kristana konferenco en Konstanco publike proklamis: "Ni estas kristanoj kaj ni estas kontraŭ ĉiu milito". En la jaro 1915 dum la konferenco en Kembriĝo Hodgkin iniciatis organizaĵon sub la nomo „Fellowship of Reconciliation“ (Kunulara Organizaĵo por Repaciĝo). Tuj poste fondiĝis en Usono samnoma organizaĵo kaj en la jaro 1919 oni decidis ke IFOR fariĝas tegmenta organizaĵo por ĉiuj landaj FOR (Kunularaj organizaĵoj por Repaciĝo). En 2009 la organizaĵoj FOR ekzistas en 50 landoj. Ilia kvinartikola proklamo akcentas neceson konstrui mondan ordon je amo, tial kristano ne povas subteni militon. De tiu tempo jam ses membroj de IFOR ricevis merite Nobel-premion.

Eksteraj ligiloj redakti