IJK 1986

42-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO

La 42-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis inter la 14-a kaj 21-a de aŭgusto 1986 en la junulara vilaĝo Hadasah Ne'urim (hebree הדסה נעורים) iom norde de Netanja borde de la Mediteranea Maro en okcidenta Israelo. La kongreson, kiun pro la tiama politika situacio praktike ne povis partopreni esperantistoj el la komunistaj ŝtatoj de orienta Eŭropo kaj pro altaj aviadaj kostoj sukcesis atingi nur relative malmultaj aliaj junuloj [1], partoprenis 106 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj ... sed inter la israelanoj ankaŭ gesoldatoj.

IJK 1986
Loko Hadassah Neurim,  Israelo
Ekde 14-a de aŭgusto 1986
Ĝis 21-a de aŭgusto 1986
← Antaŭa Sekva →
vdr

La junulara vilaĝo fondiĝis post la Dua Mondmilito por junaj judaj orfoj, kiuj el Eŭropo sukcesis alveni al Israelo sen parencoj kaj kiuj en la edukejo povis atingi mezlernejajn finekzamenojn, lerni la hebrean lingvon kaj metion, por trovi la vojon al socia pozicio en la nova ŝtato.

premiero de la esperantlingva teatraĵo 'Pikniko en la kampo' per la grupo 'Kia Koincido' en la IJK: de maldekstre malamika soldato Thomas Pusch, soldato Judith Jackson kaj ties patro Martin Haase
la flago de la IJK, kun mencio de la IJK 1985 en Germanio kaj tiu de 1986 en Israelo, kaj kun unu el la plej junaj kongresanoj de la israela IJK

Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, en la israela IJK okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO - interalie de ties komitato, kiu kunvenis kaj preparis decidojn, kvankam ĝi ne estis kvoruma kaj tial ne povis fari validajn voĉdonojn. Nekutimaj estis la temperaturoj de ofte pli ol 35 celsiusaj gradoj. Ili kaŭzis ke la junaj kongresanoj malofte naĝe malvarmiĝis en la oceano ĉar nudpiede praktike ne eblis pasi sur la varmega sable survoje al la ondoj, sed ke oni preferis plurfoje tage laŭeble malvarme duŝi, kaj krome eviti ĉiun nenecesan fortostreĉon.

Nekutima evento ankaŭ estis teatra prezento de la germana esperantlingva teatra grupo Kia koincido, kiu prezentis kontraŭmilitan, absurdan teatraĵon - la scenaron "Pikniko sur la batalkampo" de Fernando Arrabal: pro la tre striktaj regularoj pri sekureco ĉe la limoj de Israelo, absolute neeblis entransporti en la landon la necesajn teatrajn kostumojn kaj rekvizitojn - soldatajn uniformojn, armean telefonon, falsajn mitralojn kaj grenadojn aŭ pikdraton. Ĉion do necesis kaj eblis prunti el la stokoj de la israela armeo. Pro la fakto ke la rolon de unu soldato plenumis juna aktorino (la germanino Judith Jackson), kaj ke en plej multaj landoj ekster Israelo almenaŭ tiutempe virinaj soldatoj ankoraŭ estis tre rara fenomeno, la scenaro do ŝajnis tre klara aludo al la absurde tensia daŭra militostato en Israelo.

delegacio de GEJ antaŭ la Diaspora Muzeo kadre de german-israela junulara interŝanĝa programo post la IJK 1986

Malgraŭ la malalta nombro de partoprenantoj, la kongreso estis impona evento por la junaj esperantistoj de Israelo kaj ankaŭ por la alvenintaj samaĝaj eksterlandanoj - aparte granda grupo (krom la menciitaj teatraj aktoroj) venis el okcidenta Germanio, ĉar la okcidentgermana kaj israela ŝtatoj aparte subvenciis la renkontiĝon inter la okcidentgermanaj kaj israelaj junaj kongresanoj. Kadre de tio post la kongreso ankoraŭ estis plua kultura programo, kiu prezentis al tiu grupo de eŭropaj junaj esperantistoj pluajn lokojn de la juda kulturo en Israelo, kiel kompreneble la Diaspora Muzeo kaj muzeo Jad Vaŝem, sed ankaŭ antikvajn lokojn de la fortikaĵo Masada, en Jerusalemo kaj antikvajn ruinojn ĉe la lago Kinneret.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. sola escepto estis unu reprezentanto de Pola Studenta Esperanto-Komitato, kiu akompanate de du neesperantistaj komunistaj polaj gardistoj rajtis inviti al la sekvajara IJK, okazanta en Krakovo
 
naĝvespera festo de la IJK
 
jen parto de la kongresa publiko


Vidu ankaŭ redakti