IJK 1996

52-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO

La 52-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1996 en la loĝloko Güntersberge de Germanio, organizite fare de Germana Esperanto-Junularo, en historia urbeto de la mezalta montaro Harco centre de la lando. La kongreson partoprenis 360 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato.

IJK 1996
Loko Güntersberge,  Germanio
Ekde 29-a de julio 1996
Ĝis 5-a de aŭgusto 1996
Organizanto Germana Esperanto-Junularo
← Antaŭa Sekva →
vdr
Diskuto kun ministrino Gerlinde Kuppe dum la IJK 1996

Por montri kontinuecon, la aktivuloj de GEJ intence organizis la Internaciajn Junularajn Kongresojn de IJK 1974 (Monastero), IJK 1985 (kastelo Eringerfeld) kaj 1996 intence en intervalo de ĉiam 11 jaroj - laŭ tiu logiko la sekva IJK en Germanio devintus okazi en 2007, pri kio la junaj esperantistoj de tiu jaro tamen ne plu atentis.

Vidu ankaŭ redakti