IJK 2004

60-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO

La jubilea 60-a Internacia Junulara Kongreso okazis 10–17 de julio 2004 en Rusio, en ripozejo apud la urbo Kovrov en Vladimira provinco. Ĉeestis 355 personoj el 27 landoj (234 el Rusio). La frapfrazo de la aranĝo estis „Internacie, June kaj Kune!“

IJK 2004
Loko Kovrov,  Rusio
Ekde 10-a de julio 2004
Ĝis 17-a de julio 2004
← Antaŭa Sekva →
vdr
Emblemo de IJK-60

Antaŭ la aranĝo okazis internaciaj kursoj de Esperanto (en naturo kelkajn kilometrojn for de la ejo) kaj belaj antaŭkongresoj: en Moskvo kaj Peterburgo. Plimulto de alilandaj partoprenantoj venis fluge, tial antaŭkongresoj en la urboj de la plej grandaj rusiaj flughavenoj estis utilaj por oportune atingi la lokon de IJK kune.

En la daŭro de IJK pasis la unua ILEI-instruseminario de la serio „Flugiloj de Malfacila Vento“.

Dum la kongreso estis kompilita kaj eldonita unufoja kongresa revuo nomata „Betula FOLio“.

Eksteraj ligiloj redakti