IKEA

IKEA estas transnacia sveddevena firmao kiu ĉefe vendas meblojn kaj aliajn loĝejovarojn. En aŭgusto 2009 la firmao havis 301 vendejojn en 37 landoj. La plej multaj situas en Eŭropo, la aliaj en Usono, Kanado, Azio kaj Aŭstralio.

IKEA
furniture store chain vd
Dum 28-a de julio 1943 - nekonata/nuntempe
Jura formo Besloten vennootschap met beperkte aansprakelijkheid
Fondintoj Ingvar Kamprad vd
Sidejo Delft
Lando Nederlando
Dungitoj 219 000 (stato: 2023)
Agokampo ready-to-assemble furniture • matracohejma ilomeblokuirilo • interior decoration • linens • sofo
TTT Oficiala retejo
vdr

Oni diras ke la IKEA-katalogo, kiu enhavas proksimume 12.000 produktojn, tuj post la Biblio estas la plej disvastigita libro en la mondo. Ĝi estas eldonita en 27 malsamaj lingvoj, kaj estas konsiderata kiel la plej grava reklama rimedo por IKEA.

Historio redakti

IKEA estis fondita en Svedujo en 1943 de Ingvar Kamprad. La nomo IKEA estas akronimo:

  • I = Ingvar
  • K = Kamprad
  • E = Elmtaryd (la bieno kie Kamprad naskiĝis)
  • A = Agunnaryd (la paroĥo de Elmtaryd)

La unua vendejo malfermiĝis en 1958 en la sveda urbo Älmhult. La unua vendejo ekster Svedujo malfermiĝis en 1963 en Norvegujo.

Hodiaŭ la nederlanda fondaĵo Stichting INGKA Foundation posedas IKEA-n, sed ankoraŭ estras ĝin la familio Kamprad.

Diversaĵoj redakti

 
IKEA-vendejoj tra la mondo:
  •  Current market locations
  •  Future market locations
  •  Former market locations
  •  No current or planned market locations
  • La socia sukceso de la entrepreno kaŭzis modon per kiu en multaj diversaj landoj oni aranĝas loĝejojn sammaniere, do ekzemplo de kultura tutmondiĝo.

    La sukceso iel devenas de la fakto, ke la mebloj estas sufiĉe malmultekostaj kompare kun similaj entreprenoj.

    Kritikantoj rimarkigas, ke la klientoj devas transporti la meblojn hejmen kaj ĉefe munti ilin, kio ne ĉiam estas facila.

    En IKEA oni povas ankaŭ viziti restoracion kun svedaj manĝaĵoj.

    Bibliografio redakti

    • Ingvar Kamprad, Bertil Torekull: Das Geheimnis von IKEA. (La sekreto de IKEA.) S & L MedienContor, Hamburg 1998, ISBN 3-931962-99-7
    • Rüdiger Jungbluth: Die 11 Geheimnisse des IKEA-Erfolgs (La 11 sekretoj de la sukceso IKEA). Campus, Frankfurt/Main 2006, ISBN 3-593-37776-4
    • Karin Bruns: IKEA (re-)visited. Medienästhetik als künstlerische Praxis zwischen Life Design und Subversion. (IKEA (re)vizitata.) En: K 60 Kunstuniversität Linz, Linz 2007, ISBN 978-3-901112-41-6

    Eksteraj ligiloj redakti