ISO 3166-2:IE estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Irlandon. La kodojn havas kvar provincoj kaj 26 graflandoj (nomataj angle counties, singulare county, irlande contaetha, singulare contae). Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas IE, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Irlando (laŭ la angla ŝtatonomo Ireland kaj la irlanda nomo Eire). La dua parto estas unu litero por provinco kaj unu aŭ du literoj por graflando.

Irlando ISO 3166-2:IE

Irlando

Irlando
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1
Dulitera kodo IE
Trilitera kodo IRL
Cifera kodo 372
vdr

Kodoj por Irlando redakti

4 provincoj redakti

[1] [2]

Kodo Flago Nomo (en) Nomo (ga)
IE-C   Connaught Connacht
IE-L   Leinster Laighin
IE-M   Munster An Mhumhain
IE-U   Ulster Ulaidh

26 graflandoj redakti

 
La tradiciaj graflandoj de Irlando.
Historie ankaŭ ekzistas 6 irlandaj graflandoj en Nord-Irlando, kiu konsideratas parto de la ŝtato Britio, sed administre tiuj 6 nordirlandaj graflandoj en 1973 estis anstataŭigitaj per 26 nordirlandaj distriktoj, kaj la nomoj de tiuj ses nordaj graflandoj do nun nur estas uzataj por esprimi kulturajn apartaĵojn inter la regionoj de Nord-Irlando.
Kodo Nomo (en) Nomo (ga) En provinco
IE-CW Carlow Ceatharlach IE-L
IE-CN Cavan An Cabhán IE-U
IE-CE Clare An Clár IE-M
IE-CO Cork Corcaigh IE-M
IE-DL Donegal Dún na nGall IE-U
IE-D Dublin Baile Átha Cliath IE-L
IE-G Galway Gaillimh IE-C
IE-KY Kerry Ciarraí IE-M
IE-KE Kildare Cill Dara IE-L
IE-KK Kilkenny Cill Chainnigh IE-L
IE-LS Laois Laois IE-L
IE-LM Leitrim Liatroim IE-C
IE-LK Limerick Luimneach IE-M
IE-LD Longford An Longfort IE-L
IE-LH Louth IE-L
IE-MO Mayo Maigh Eo IE-C
IE-MH Meath An Mhí IE-L
IE-MN Monaghan Muineachán IE-U
IE-OY Offaly Uíbh Fhailí IE-L
IE-RN Roscommon Ros Comáin IE-C
IE-SO Sligo Sligeach IE-C
IE-TA Tipperary Tiobraid Árann IE-M
IE-WD Waterford Port Láirge IE-M
IE-WH Westmeath An Iarmhí IE-L
IE-WX Wexford Loch Garman IE-L
IE-WW Wicklow Cill Mhantáin IE-L

Kodoj por najbaraj ŝtatoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti