ISO 4217

ISO 4217 estas internacia normo establita de la Internacia Organizo por NormigadoISO, kiu fiksas triliterajn kodojn por mondaj valutoj. La unuaj du literoj de la kodo prezentas la landokodon laŭ ISO 3166, kaj la tria ofte estas la inicialo de la valuto. Do la valutokodo de la alĝeria dinaro estas DZD — DZ por Alĝerio kaj D por dinaro.

ISO 4217
normo de ISO • unika identigilo vd
Dum 1978 - nekonata/nuntempe
vdr

Tiu sistemo eliminas la problemon, kiun prezentas la nomoj dolaro, franko kaj pundo, kiuj estas uzataj en multaj landoj kaj kiuj ne valoregalas. La normo ankaŭ difinas la parencecon inter la ĉefa monunuo kaj ĉia malĉefa monunuo. Ofte la malĉefa monunuo valoregalas 1/100 de la ĉefa unuo, sed 1/10 aŭ 1/1000 ankaŭ troviĝas. Iuj valutoj ne havas malĉefan monunuon. Maŭritanio ne havas dekuman dividaĵon — unu uguijao (ouguiya) egalas al kvin ĥumoj (khoum).

ISO 4217 inkluzivas kodojn, ne nure por valutoj, sed ankaŭ por noblaj metaloj (oro, arĝento, paladio kaj plateno; kutime mezuritaj per troja unco) kaj iaj aliaj unuoj uzataj en internacia financo. Ankaŭ ekzistas specialaj kodoj asignitaj por provoj (XTS), kaj por indiki neniun spezon (XXX). Ĉiuj tiuj kodoj komencas per la litero ikso (X).

La kodo de la eŭro estas EUR, malgraŭ ke EU ne estis ISO-3166-kodo. La antaŭulo de la eŭro, la Eŭropa valuta unuo, havis la kodon XEU.

Dum tempo, novaj valutoj estas kreitaj kaj malnovaj valutoj estas ĉesigitaj. Sekve, oni devas ĝisdatigi la kodoliston kelkfoje. La British Standards Institution havas la respondecon teni la liston aktuala.

Aktivaj kodoj redakti

Aliaj kodoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti