I Ain't Marching Anymore

I Ain't Marching Anymore estas la dua albumo de Phil Ochs, eldonita en 1965 en la muzikeldonejo Elektra Records.

Male al lia antaŭa albumo All the News That's Fit to Sing, registrita kun dua gitaristo (Danny Kalb), ĝi prezentas Ochs sole kun sia akustika gitaro. Ĝi inkluzivas liajn du plej famajn kantojn kontraŭ la milito en Vjetnamio: la kontestaĵo I Ain't Marching Anymore (ankaŭ publikigita en unuopaĵo kun elektraj aranĝoj) kaj humura Draft Dodger Rag.