Iagoa pasero

La Iagoa pasero (Passer iagoensis), konata ankaŭ kiel Kaboverda pasero, estas birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, troviĝanta kiel endemio en Kabo-Verdo, en orienta Atlantiko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Iagoa pasero
Masklo (supre) kaj ino (sube) ĉe Sal
Masklo (supre) kaj ino (sube) ĉe Sal

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Passer
Specio: 'P. iagoensis'
Passer iagoensis
(Gould, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Iagoa pasero estas malgranda pasero, 12.5–13 cm longa, kun enverguro de 5.5–6.9 cm.[1] La masklo havas nigran al grizecnigran kronon kaj traokulan strion, grizan nukon kaj malgrandan blankan makulon en suba frunto. Superokula ambaŭflanke estas tre cinamokoloraj areoj. En ŝultroj estas brunaj kaj blankaj partoj, dum la resto de la supraj partoj estas tre brunaj, striecaj je nigro kaj grizo. Vangoj kaj subaj partoj estas palgrizaj, kaj la gorĝo kaj mentono estas trapasata de malgranda nigra “antaŭtuko”.

La ino estas grizbruna, kun flugiloj kaj brusto nigrastriecaj, kaj palgrizaj subaj partoj. Ŝi estas tre simila al la ino de la Dompasero sed havas pli videblan palan superokulan strion. Junuloj similas al ina plenkreskulo, sed junaj maskloj estas pli brunaj frue, kun skizo de nigra “antaŭtuko” en mentono.[1][2]

La Iagoa pasero havas multajn tipojn de voĉo, inklude diversajn, mallongajn ĉirpojn kaj pli longajn seriojn, aŭ "kantoj". Plej parto de kantoj estas elsenditaj de maskloj.

Taksonomio redakti

La Iagoa pasero estis unuafoje kolektata de Charles Darwin dum la unua halto de la dua veturado de la Beagle ĉe la insulo de Santiago, tiam nomata St. Jago kaj de tie la latina scienca nomo. Ĝi estis priskribita por li de zoologo John Gould, en la volumo de 1837 de Journal of Zoology, kiel Pyrgita iagoensis.[3] Kiam Gould verkis The Zoology of the Voyage of H.M.S. Beagle (La zoologio de la vojaĝo de la ŝipo Beagle) kun Darwin kaj aliaj tri zoologoj en 1841, li estis enmetinta la Iagoan paseron en la genron Passer, en kiu ĝi estas ekde tiam.[2][4] Taksonomioj traktantaj la Iagoan paseron kaj multajn el la variaj afrikaj "ruĝecaj paseroj", kiaj la Punkteca pasero (Passer motitensis), kiel distingaj specioj estis kutime sekvata ĝis kiam Reginald Ernest Moreau, verkis en 1962 The Check-list of the Birds of the World (La listo de la tutmondaj birdoj), kaj merĝis ĉiujn tiajn speciojn kiel Passer motitensis. Tiu taksonomio estis ofte sekvata ĝis kiam J. Denis Summers-Smith notis en sia monografio de 1988 The Sparrows (La paseroj) ke la Iagoa pasero estas separata el la aliaj ruĝecaj paseroj de ĉirkaŭ 5,000 km kaj havas multajn diferencojn en morfologio kaj kutimaro.[4][5] Studoj de mitokondria DNA plie sugestas ke ĝi estus proksima parenco de la Dompasero kaj de la Hispana pasero, pli ol la ruĝecaj paseroj.[6]

Distribuado kaj habitato redakti

La Iagoa pasero estas endemia de Kabo-Verdo, kun nur unu defendita vidaĵo for de tiu insularo nome ĉe Buguni en Malio.[1][7] Ĝi estas komuna en plej parto de insuloj, escepte Fogo (el kiu ĝi porestas) kaj Santa Luzia, Branco kaj Sal (en kiu ĝi estas malabunda). Ĝi povas troviĝi en granda vario de habitatoj, inklude vulkanajn ebenaĵojn, klifojn, kanjonojn kaj bordojn de farmoj, je altitudoj de ĝis 1200 m. Ĝi estis vidata ankaŭ en urbaj areoj kaj ĝardenoj en insuloj, kie ĝi estas kun la Dompasero, sed ne kun la Hispana pasero. En agrikulturaj areoj la birdo povas iom damaĝi rikoltojn, ĉefe ĉar manĝas ĝermaĵojn.[1] La Iagoa pasero estas tre komuna en sia limigita teritorio, kvankam ties preciza populacio ne estas konata. Kvankam ĝi povus suferi riskon pro neantaŭviditaj ŝanĝoj en sia medio, pro sia limigita teritorio, ĝi estas klasita kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN Ruĝa Listo.[8]

Kutimaro redakti

 
Ilustraĵo de masklo fare de John Gould

La Iagoa pasero estas gregema, kaj kutime reproduktiĝas en malgrandaj kolonioj, kaj formas grandajn arojn for de la reprodukta sezono. Ĝi ne estas timida kaj permesas homojn alproksimiĝi eĉ je la nesto. Ĝi estas allogata de akvo, kio malabundas en sia habitato. Ĝi ofte estas vidata banante sin en polvo en malgrandaj grupoj.[9]

Plenkreskaj paseroj manĝas ĉefe semojn, sed ankaŭ insektojn kaj ĝermaĵojn. Idoj manĝas preskaŭ nur insektojn.[1][10][11] Ili manĝas ĉefe surgrunde, kaj moviĝas senĉese kaj ĉe grundo. Ili ariĝas kun aliaj birdoj, eĉ kun silviedoj kiaj la Nigraĉapa silvio kaj la Kaboverda kanbirdo.[9][12]

La reprodukta kutimaro de tiu pasero ne estas bone konate, kvankam oni supozas ke estas simila al tiu de la Dompaseroj.[1] Ties reprodukta sezono komencas en aŭgusto kaj septembro komence de la humida sezono. La Iagoa pasero konstruas sian neston en vario de habitatoj, inklude tiujn de lafa ebenaĵo, klifoj kaj ĝardenoj. La nesto estas farita el herbo, kovrita el haro kaj plumoj kaj kutime konstruita en truo en klifo aŭ muro. La averaĝa ovaro estas 3 al 5 ovoj.[1] Ili suferas, kiel ĉe aliaj malgrandaj birdoj, pro infekto de parazitoj kaj malsanoj, kaj pro predado fare de rabobirdoj kaj la tipa vivodaŭro estas de ĉirkaŭ du jaroj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Clement, Harris & Davis 1993, paĝoj 455–456
  2. 2,0 2,1 Gould 1838, p. 95
  3. Gould, J. (1837). “Exhibition of Mr. Darwin's Birds, and description of a New Species of Wagtail (Motacilla leucopsis) from India”, Proceedings of the Zoological Society of London V, p. 77–78. 
  4. 4,0 4,1 Summers-Smith 1988, paĝoj 93–95
  5. Summers-Smith, J. Denis. (2009) Handbook of the Birds of the World. Volume 14: Bush-shrikes to Old World Sparrows. Barcelona: Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-50-7.
  6. González, Javier; Siow, Melanie; Garcia-del-Rey, Eduardo; Delgado, Guillermo; kaj Wink, Michael, Phylogenetic relationships of the Cape Verde Sparrow based on mitochondrial and nuclear DNA, 7a Februaro 2010, Systematics 2008, Göttingen, 2008 [1]
  7. Lamarche, B. (1981). “Liste commentée des oiseaux du Mali. 2ème partie: Passereaŭ”, Malimbus (fr) (PDF) 3 (1), p. 73–102. 
  8. iucn
  9. 9,0 9,1 Summers-Smith 1988, paĝoj 98–100
  10. (1898) “An Ornithological Expedition to the Cape Verde Islands”, The Ibis 4, p. 74–118. 
  11. (1898) “Further Notes on the Ornithology of the Cape Verde Islands”, The Ibis 4, p. 277–285. 
  12. (2004) “Status of the Cape Verde Cane Warbler Acrocephalus brevipennis on São Nicolau, with notes on song, breeding behaviour and threats”, Malimbus (PDF) 26, p. 34–37. 

Cititaj verkoj redakti

  • Clarke, Tony. (2006) A Field Guide to the Birds of the Atlantic Islands. Londono: Christopher Helm. ISBN 0713660236.
  • Clement, Peter. (1993) Finches and Sparrows: an Identification Guide. Princeton, New Jersey: Princeton University Press. ISBN 0-691-03424-9.

Eksteraj ligiloj redakti