Iam estis...

Iam estis... estas kartludo, kiun unuafoje eldonis la brita firmao Atlas Games en 1994. Unu el la celoj estas, ke la ludantoj rakontu fabelon grupe. Dume, ĉiu ludanto havas propran celon foruzi ĉiujn fabelajn kartojn en sia mano, kaj fini la fabelon per uzi sian finan karton. Unu estas elektita kiel rakontanto, kaj ricevas la rajton uzi siajn kartojn, dum la ceteraj ludantoj havas la rajton interrompi lian rakonton se, ekzemple, li menciis ion sur karto de alia ludanto.

Iam estis...
tabulludokartludo • rakontoludo
Eldondato 1994
vdr

Ludprogreso redakti

Ĉiuj ludantoj ricevas po pluraj kartoj, kiuj reprezentas fabelerojn: homoj, objektoj, eventoj kaj ecoj ofte renkontataj en fabeloj (ekzemple, estas kartoj Krono, Ŝlosilo, Princo, Tempo pasas, Dormanta, ktp...). Tiuj "fabelaj" kartoj reprezentas elementojn de fabelo, t.e. vortoj aŭ frazoj kiuj kutime aperas en fabelo. Ĉiuj ludantoj krome ricevas po unu karto, kiu reprezentas tipan finfrazon, kaj kiu restas sekreta ĝis la lasta momento, kiam iu sukcesos uzi ĝin. La celo de la ludo estas elpensi kaj rakonti fabelon por ludi siajn kartojn, kaj konkludi sian rakonton per la fina karto.

Povas esti nur unu rakontanto samtempe. Kiam li mencias elementon kies karton li havas, li metas ĉi tiun karton sur la tablon. Se la rakontanto mencias elementon kies karton havas alia ludanto, tiu ĉi rajtas meti ĝin sur la tablon kaj interrompi la rakonton. Nun, la interrompinto fariĝas rakontanto kaj daŭrigas la fabelon laŭdezire. Eblas, ke ludanto devu preni pliajn kartojn (ekzemple: kiam oni interrompis lin, aŭ kiam li tro longe hezitis). Se la rakontanto ne plu havas fabelajn kartojn kaj finas la fabelon per sia fina karto, li gajnas.

Oni atendas pri la ludantoj, ke ili kunlaboru (almenaŭ ĝis sufiĉa grado) por eviti kontraŭdirojn en la fabelo, absurdajn rakontojn kaj por trafi kontentigan finon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti