Ian Jones-Quartey
Ian Jones-Quartey (Pensilvanio, 18-an de junio 1984) estas verkisto, vigligisto kaj voĉaktoro de Usono. Li estas plej konata pro sia laboro pri Steven Universe, Adventure Time, kaj Bravest Warriors. Li estas la kreinto de la vigla serio OK K.O.! Let's Be Heroes.
Ian Jones-Quartey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de Junio 1984 en Hatfield (Pensilvanio), Usono |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Long Reach High School |
Familio | |
Edz(in)o | Rebecca Sugar |
Parencoj | Theodosia Okoh (avino) |
Okupo | |
Okupo | animaciisto • storyboard artist • voĉaktoro • televida produktoro • artodirektoro • reĝisoro de movbildofarado • scenaristo |
Frua vivo redakti
Jones-Quartey naskiĝis en Hatfield (Pensilvanio), sed li kreskis en Kolumbio (Marilando). Lia patro estis farmacia inĝeniero, kaj lia patrino laboris kiel bibliotekisto por la kemia kompanio W. R. Grace.