Iba - tagaloge Bayan ng Iba - estas marhavena urbo (municipo), ankaŭ diocezo en Filipinoj, en la insulo Luzono, en regiono Centra Luzono, kie estas ĉefurbo de provinco Zambaloj. Iba administre konsistas el 14 distriktoj. La loknomo signifas acidan frukton "Iba" (Averrhoa bilimbi), kiu abundas en tiu loko.

Larĝa panoramo en Iba
Larĝa panoramo en Iba
Iba
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 2201
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 55 581  (2020) [+]
Loĝdenso 362 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 20′ N, 119° 59′ O (mapo)15.333333333333119.98333333333Koordinatoj: 15° 20′ N, 119° 59′ O (mapo) [+]
Alto 10 m [+]
Areo 153,38 km² (15 338 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Iba (Filipinoj)
Iba (Filipinoj)
DEC
Iba
Iba
Situo de Iba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Iba, Zambales [+]
vdr
Provinca domo en Iba

Geografio redakti

Iba situas laŭ la okcidenta marbordo de la insulo (laŭ Sudĉina Maro)[1]. Olongapo troviĝas 64, Angeles 73, Tarlakurbo 74, provinca ĉefurbo San Fernando (Pampango) 81, Dagupan 86, ĉefurbo Manilo 139, Kezonurbo 141, Tuguegarao 314, Cebuurbo 706, Dabao 1109, General Santos 1175 kilometrojn (aere) [2].

 
Urbodomo de Iba

Historio redakti

Iba estis fondita en 1611 fare de aŭgustenanoj kiel vilaĝo Paynauen. En 1680 la administrado estis transdonita al la dominikanoj. Inter 1901-1942 dominado de usonanoj, poste 3 jarojn dominado de japanoj okazis.

Ekonomio redakti

En Iba la plej grava ekonomia branĉo estas la komerco, pluraj vendejegoj funkcias en la urbo. Somere ankaŭ la turismo helpas la buĝeton.

Religio kaj eduko redakti

En Iba loĝas plejparte katolikoj, ili havas loke katedralon. Ekzistas ankaŭ diversaj protestantaj konfesioj. Iba havas teknologian universitaton.

Trafiko redakti

En Iba trairas la laŭmarborda vojo, tial ĝi estas rektee atingebla el Olongapo kaj Dagupan. En la urbo busetoj, tricikloj kaj aŭtobusoj trafikas. Nur malgranda enlanda flughaveno funkcias ĉe Iba. Pri la haveno mankas informoj.

 
Vojo en Iba

Klimato redakti

La klimato de Iba estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas averaĝe po 3451 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo kaj oktobro. La averaĝa temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

 
Katedralo de Iba

Famuloj redakti

Iba estas naskiĝloko de prezidanto Ramon Magsaysay.

Fontoj redakti

  • WikiTrans