Ibaan /i.ˈba.ʔan/ estas municipo en la provinco Batangoj, propranome Batangas /ba.ˈtaŋ.gas/, en la tagaloga regiono de Filipinoj. Ĝi troviĝas 89 kilometrojn sude de Manilo kaj 490 kilometrojn norde de Cebuurbo.[1] La landa areo estas 68,99 km2 kun loĝantaro de pli ol 58 507 personoj. La meza alteco estas 126,8 metroj.[2]

Ibaan
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 4230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 58 507  (2020) [+]
Loĝdenso 848 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 49′ N, 121° 8′ O (mapo)13.8176121.133Koordinatoj: 13° 49′ N, 121° 8′ O (mapo) [+]
Alto 178 m [+]
Areo 68,99 km² (6 899 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ibaan (Filipinoj)
Ibaan (Filipinoj)
DEC
Ibaan
Ibaan
Situo de Ibaan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ibaan [+]
vdr

Ibaan establiĝis oficiale kiel urbeto en la jaro 1804.

Jaro Loĝantaro Kresko jare
1990 31 220 1,90%
1995 34 757 2,30%
2000 40 165 3,15%
2007 45 649 1,78%
2010 48 482 2,22%
2015 52 970 1,70%
2020 58 507 1,97%
La arbo iba, Phyllanthus distichus.

Noma Origino redakti

La municipnomo venas el la nomo de arbspecio iba, sciencnome Phyllanthus distichus, sinonime Phyllanthus acidus.

Parolmetodo redakti

La loka parolmetodo estas tagaloga dialekto, Batangadialekto, kiu propranome nomiĝas Batangueño /ba.taŋ.ˈgɛn.ɲɔ/. Ĝi estas iomete malsama kompare al la Norma Filipino pro fortega intonacio kaj regionuzaj vortoj.

Ekzemplo:

Alám mo ba? Normfilipine
Alám mo ga? Batangadialekte
Scias vi ĉu? Laŭvorte
Ĉu vi scias? Esperante

Ekonomio redakti

Multaj personoj laboras en la agrikulturo. Ibaan estas centro de la kulambô /kʊ.lam.ˈbɔʔ/, la moskitreto, kiun loka industrio produktas kaj profite vendas. La municipo havas grandan centran vendoplacon, kiu loke nomiĝas la palengke /pa.ˈlɛŋ.kɛ/.

 
Moskitreto

Religioj redakti

 
Tikbalang

Ekzistas preĝejoj de variaj religioj, sed ekzistas centra malnova preĝejo el la Hispana Epoko. La unua preĝejo, katolika, konstruiĝis en la jaro 1817. La nuna centra katolika preĝejo, Sankta Jakobo la Pligranda, konstruiĝis en la jaro 1854.

Multaj estas ja almenaŭ nome katolikaj, sed kelkaj estas protestantoj kaj apartenas al kirkoj kiel al la Unuiĝinta Kirko de Kristo en Filipinoj, la Iglesia ni Cristo, kaj la Aglipayan, kiuj estas filipinaj novreligioj.

Kelkaj ankoraŭ praktikas nekristanajn ritojn, ekzemple per doni oferojn al altaroj pro aliaj spiritaj estaĵoj. Multaj kredas pri spiritaj estaĵoj kiel pri la tikbalang /tik.'ba.laŋ/, homeska estaĵo kun ĉevalaspekta kapo. Do, multaj estas iom animismaj.

Transporto redakti

Ekzistas por la publika uzo multaj diverskoloraj tricikloj kaj ĵipoj.

Bildaro redakti

Bonvolu alklaki bildon por pligrandigi ĝin.

Municiperoj redakti

Ibaan dividiĝas inter 26 municiperoj, lokanome baranggáy /ba.raŋ.ˈgaɪ/. Ĉiuj, escepte de la urbeto Población, estas kamparaj.

  • Bago
  • Balanga
  • Bungahan
  • Calamias
  • Catandala
  • Coliat
  • Dayapan
  • Lapu-lapu
  • Lucsuhin
  • Mabalor
  • Malainin
  • Matala
  • Munting-Tubig
  • Palindan
  • Pangao
  • Panghayaan
  • Población
  • Quilo
  • Sabang
  • Salaban I
  • Salaban II
  • San Agustín
  • Sandalan
  • Santo Niño
  • Talaibon
  • Tulay na Patpat

Referencoj redakti

  1. Aliaj distancoj de Ibaan. (2021). Geodatos. https://www.geodatos.net/en/distances/from-ibaan-to-taguig
  2. Alteco taksita. (2021). Ibaan, Provinco de Batangas. Philatlas. https://www.philatlas.com/luzon/r04a/batangas/ibaan.html