Ibb (arabe ذمار) estas urbo en la sudokcidenta parto de Jemeno. Ĝi situas proksimume duonvoje inter la urboj Sanao kaj Adeno.

Ibb
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 350 864  (2013) [+]
Geografio
Geografia situo 13° 58′ N, 44° 10′ O (mapo)13.96666666666744.166666666667Koordinatoj: 13° 58′ N, 44° 10′ O (mapo) [+]
Alto 2 000 m [+]
Ibb (Jemeno)
Ibb (Jemeno)
DEC
Ibb
Ibb
Situo de Ibb

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ibb [+]
vdr

Laŭ la stato de 2013 en la urbo vivis 350 864 loĝantoj. La urbo estas signifa regiona komerca centro, kaj estas la administra centro de samnoma provinco.

Ibb supozeble fondiĝis dum la epoko de la regno Himjaro, en la 1-a jarcento a.K.. La unuaj skribaj dokumentoj pri ekzisto de la urbo tamen datiĝas nur el la 10-a jarcento, kiam la urbo jam plurajn jarcentojn estis islama. Ibb ĉiam estis parto de la karavanaj vojoj inter la urboj Sanao kaj Adeno, kaj post la islama ekspansio multaj islamaj pilgrimantoj pasis la urbon. Dum la epoko de disdivido de Jemeno inter la armeoj de la Osmana Imperio norde kaj de la Brita Imperio sude, Ibb iĝis administra centro de la malnova provinco Taiz kaj en la 1930-aj jaroj iĝis centro de novkreita provinco Ibb.

Kiel en multaj lokoj de Jemeno, en Ibb impresas la granda nombro de historiaj konstruaĵoj, ofte kvar-etaĝaj kun pitoreskaj fenestroj en fasadoj de naturaj ŝtonoj.