Iberia linko
specio
(Alidirektita el Ibera linko)
La Iberia linko (Lynx pardinus) estas malofta kaj endanĝerigita linko en Hispanio kaj Portugalio. Oni kalkulas en 2006 nur 100 iberiajn linkojn en tiuj landoj.
Iberia linko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lynx pardinus (Temminck, 1827) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La iberia linko similas al la eŭrazia linko, sed estas iom pli malgranda. Ĝi pezas dutrionon (12 kg) kompare al tiu linko. La pelto estas pli karakteriza, makula ol ĉe la nordaj parencoj.
La du plej grandaj grupoj el la 100 bestoj vivas en nacia parko Coto de Doñana kaj en Sierra de Andújar, Jaén. Ili aktivas nokte, sola kaj ĉasas plej ofte leporojn (95%) kaj aliajn ronĝulojn, birdojn (5%).
Vivas pluaj 15 linkoj en zooparkoj.