Iberia Junul-Liberecana Federacio

organizo de anarkistaj junuloj

La Federación Ibérica de Juventudes Libertarias (FIJL), Iberia Junul-Liberecana FederacioIberia Federacio de Liberecana Junularo estis organizo de anarkistaj junuloj kreita en Madrido, Hispanio, en 1932 dum la Dua Hispana Respubliko. Foje ĝi estas konata simple kiel la Juventudes LibertariasLiberecana Junularo, kaj pro ties mallongigo JJLL. Multaj elstaraj aktivuloj de la anarkosindikatisma movado aŭ de la CNT estis antaŭe membroj de la JJLL. Dum la milito la organizo kreskiĝis spite la dediĉo al la militaj taskoj, sed ankaŭ pro la klara ekstremiĝo de la populacio en la respublika flanko.

Iberia Junul-Liberecana Federacio
emblemo
organizaĵo
Komenco 1932 vd
Lando(j) Hispanio vd
Ideologio

anarkiismo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Afiŝo de la FIJL dum la Hispana Enlanda Milito.

Februare de 1937 oni realigis en Valencio Nacian Konferencon de Regionoj de JJLL (la 2a kongreso de la FIJL), kun la jena partopreno (delegitoj de):

Post la Hispana Enlanda Milito aperas du branĉoj:

  • Juventudes Libertarias en Hispanio, subpremata de la diktatoreco de Francisco Franco kaj multfoje rekonstruita.
  • Juventudes Libertarias (internacia), sideje en Parizo, formita de ekziliitoj.

Je la rekonstruo de la CNT kaj de la liberecana movado je la fino de la 1970-aj jaroj la organizo denove rekonstruiĝis.

21a jarcento redakti

 
Logo de la Federacio.

Dum la unuaj jaroj de la 21a jarcento, la FIJL evoluas al insurekciaj sintenoj kaj la diferencoj kun la organizita anarkosindikatismo evidentiĝas. La subpremado kontraŭ la organizo postis ĝin al la kaŝiteco.[1]

Nova generacio de anarkistaj junuloj decidis formi alian similan federacion ekde 2006, kaj diference de la "insurekciisma FIJL" planas survoji kun la anarkosindikatismo. En la jaro 2007 tiun novan organizon oni fondis definitive laŭ la mallongigo FIJA sed kiel agnosko, ke ili estas sukcedaj de la historia FIJL.[2] Ili publikas gazeton nomita "Fuelle" kie foje aperas tekstoj favoraj al Esperanto.

Spite tio, la insurekciisma FIJL pluaktivas kaj pluhavas sian nomon, diferencige de la nova FIJA.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti