Ibn Ĥaldun

(Alidirektita el Ibn-Ĥaldun)

Ibn Ĥaldun (arabe ابن خلدون, plennome arabe ولي الدين عبد الرحمن ابن محمد بن محمد بن أبي بكر محمد بن الحسن, Ŭalī ad-Dīn ʿAbd ar-Raḥmān ibn Muḥammad ibn Muḥammad ibn Abī Bakr Muḥammad ibn al-Ḥasan; naskiĝis la 27-an de majo 1332 en Tunizo,[1] mortis la 17-an de marto 1406 en Kairo) estis tuniza araba[2][3][4][5] islama historiisto, konsiderita inter la fondintaj patroj de moderna sociologio,[6][7] kaj politikisto, sociologo, filozofo, ekonomikisto,[8] geografo, demografo kaj ŝtatestro.

Ibn Ĥaldun
Persona informo
عبد الرحمٰن بن مُحمَّد بن خلدون الحضرمي
Naskonomo arabe ابن خلدون
Naskiĝo 27-an de majo 1332 (1332-05-27)
en Tunizo
Morto 17-an de marto 1406 (1406-03-17) (73-jaraĝa)
en Kairo
Religio islamo vd
Lingvoj araba vd
Alma mater Ez-Zitouna University vd
Profesio
Okupo antropologo • historiistojuĝisto • aŭtobiografo • sociologoekonomikistofilozofopolitikistoverkisto • poeto vd
Laborkampo ekonomikosociologiofilozofioantropologiopolitikisto vd
Verkado
Verkoj Book of Lessons vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis plej bone konata pro sia libro, nome Mukadimaho (laŭvorte la "Enkonduko", konata kiel Prolegomena en Greka). La libro influis super la otomanaj historiistoj de la 17a jarcento kiel Kâtip Çelebi kaj Mustafa Naima kiuj uzis la teoriojn de la libro por analizi la kreskon kaj malkreskon de la Otomana Imperio.[9] Ankaŭ 19a-jarcentaj eŭropaj fakuloj agnoskis la signifon de la libro kaj konsideris Ibn Ĥaldun kiel unu el la plej grandaj filozofoj de la Mezepoko.[10][11]

Ibn Ĥaldun studadis en Tunizo. Kiam li 30-jariĝis, li fariĝis ministro de la sultanoj de Feso kaj Tunizo. Ekde 1382, en rolo de kadio de Kairo, li estis kuntrenata en la dinastiajn konkuradojn de la islama Nordafriko. Pri tiuj landoj li verkis sian kolosan historion, Kitāb al'ibar (Libro de la historiaj ekzemploj). La gvidfadeno de la historio estas la estiĝo de urba el kamparana civilizo.

Biografio redakti

 
Ibnĥalduna vivgranda bronza skulptaĵo de kiu estas parto de la kolekto ĉe la Arab American National Museum (Kataloga Nombro 2010.02). Komisiita de The Tunisian Community Center Arkivigite je 2013-04-16 per Archive.today kaj kreita de Patrick Morelli de Albany, NY en 2009. Ĝi estis inspirita de la statuo de Ibn ĥaldun starigita ĉe la Avenuo Habib Borgiba Arkivigite je 2018-06-29 per la retarkivo Wayback Machine en Tunizo.[12]

La vivo de Ibn Ĥaldun estas relative bone dokumentita, ĉar li verkis membiografion (التعريف بابن خلدون ورحلته غربا وشرقا, at-Taʻrīf bi-ibn Ĥaldūn ŭa-Riḥlatih Gharban ŭa-Ŝarqan[13]) en kiu nombraj dokumentoj pri lia vivo estas cititaj laŭvorte.

Ĝenerale konata kiel "Ibn Ĥaldūn" laŭ malproksima praulo, li estis naskita en Tunizo en 1332 (732 H.J.) en altklasa andalusia familio de Araba deveno,[2][3][4][5] kies familia praulo estis jemena arabo kiu estis parenco de Huĝr ibn ʿAdī, nome kunulo de la Islama Profeto.[2] Lia familio, kiu estis tenintaj multajn altajn oficojn (postenojn) en Andaluzio, estis enmigrinta en Tunizion post la falo de Sevilo en la kristanaj teritorioj pro la Reconquista en la jaro 1248. Dum la Tunizia Hafsida dinastio kelkaj el liaj samfamilianoj ekhavis politikajn postenojn; la patroj de Ibn Ĥaldun kaj lia avo tamen retiriĝis el la politika vivo kaj aliĝis al mistika ordeno. Lia frato, Jahja Ĥaldun, estis ankaŭ historiisto kiu verkis libron pri la Abdalŭadida dinastio, kaj kiu estis murdita de rivalo ĉar estis la oficiala historiografo de la kortego.[14]

En sia membiografio, Ĥaldun skizas sian descendon reen ĝis la tempo de Muhammad tra araba tribo el Jemeno, specife tiu de la regiono Hadramaut, kiu venis al la Iberia Duoninsulo en la 8a jarcento ĉe la komenco de la Islama konkero. En siaj propraj vortoj: "Kaj nia praularo estas el Hadramaut, el la Araboj de Jemeno, tra Ŭa'il ibn Huĝr konata ankaŭ kiel Huĝr ibn 'Adi, el la plej bona el la Araboj, bone konata kaj respektata." (p. 2429, de la eldono de Al-Ǔarak). Tamen, la biografo Mohammad Enan pridemandas lian postulon, sugestante ke lia familio povas esti Muladioj kiuj ŝajnigis esti de araba origino por akiri socialan statuson.[15] Ankaŭ Enan mencias bone dokumentitan pasintan tradicion, rilate al iaj Berberaj grupoj, tra kiuj ili trompe "pligrandigis" sin mem per iome da araba praularo. La tialo por tia invento estis ĉiam la deziro por politika kaj socia ascendado. Kelkaj spekulaciis tion pri la Ĥalduna familio; ili prilaboris, ke Ibn Ĥaldun mem estis la produkto de la sama Berbera praularo kiel la indiĝena majoritato de sia naskoloko. Io kongrua kun tiu sinteno estas ke la malkutima skribmaniero de Ibn Ĥaldun fokusiĝas al tio, kaj la admirado por Berberoj montras estimon al ili inter kiuj li estis naskiĝinta pro decidita intereso por konservi ilin en la etoso de konscia historio. Islama fakulo Muhammad Hozien asertas, ke "La falsa [Berbera] identeco estus valida tamen je la tempo kiam la prauloj de Ibn Ĥaldun lasis Andaluzion kaj translokiĝis al Tunizio kaj ili ne ŝanĝis sian postulon pri Araba praularo. Eĉ en la epoko kiam Berberoj estis regantaj la regnojn de Al-Marabats kaj al-Mowahids, et. al. la familio de Ibn Ĥaldun ne reklamis sian Berberan heredon".[16] La aludoj de Ĥaldun pri sia propra genealogio kaj familia nomo ŝajne estas la plej forta indiko de Arabjemena praularo.[2][17]

Edukado redakti

La alta rango de lia familio permesis al Ibn Ĥaldun studi ĉe la plej bonaj instruistoj en Magrebo. Li ricevis klasikan Islaman edukadon, studante la Koranon kiun li kiel Hafiz parkeris, araban lingvistikon, nome bazon por la kompreno de la Korano, haditon, ŝarion (juro) kaj fikhon (jurisprudenco). Li ricevis atestilon (ijazah) pri ĉiuj tiuj fakoj.[18] La matematikisto kaj filozofo, Al-Abili de Tlemsan, enkondukis lin al matematiko, logiko kaj filozofio, kie li super ĉio studis la verkojn de Ibn Ruŝd, Aviceno, Razi kaj Tusi. Je aĝo de 17, Ibn Ĥaldūn perdis ambaŭ siajn gepatrojn pro la Nigra Morto, nome interkontinenta epidemio (pandemio) de pesto kiu frapis Tunizion en 1348–1349.

Sekve de familia tradicio, Ibn Ĥaldūn klopodis por politika kariero. En la etoso de tumulta politika situacio en Nordafriko, tio postulis altan gradon de lerteco disvolvigante kaj rompante aliancojn prudente, por eviti fali kun la mallongdaŭraj reĝimoj de tiu tempo. La membiografio de Ibn Ĥaldūn estas la historio de aventuro, en kiu li pasigis tempon en prizono, atingis la plej altajn postenojn kaj falis denove en ekzilon.

Komencaj jaroj en Tunizo, Fez, Tlemsan kaj Granado redakti

 
Naskohejmo de Ibn Ĥaldun ĉe Tunizo.
 
La Moskeo kie Ibn Ĥaldun kutime lernis kaj instruis.
 
La Moskeo kie Ibn Ĥaldun kutime lernis kaj instruis.

Verkoj redakti

Mukadimaho redakti

La MukadimahoMuqaddimah, konata ankaŭ kiel la Muqaddimah de Ibn Ĥaldun (arabe مقدّمة ابن خلدون) aŭ Prolegomena de Ibn Ĥaldun (antikve-greke Προλεγόμενα), estas libro verkita de la araba historiisto Ibn Ĥaldun en 1377 kiu registras fruan vidon de universala historio. Kelkaj modernaj pensuloj vidas ke ĝi estas la unua verko kiu traktas pri filozofio de historio[19] aŭ pri sociaj sciencoj[20] nome sociologio,[21][22][23][24] demografio,[22] historiografio,[23][25] kultura historio,[26][27] socia darvinismo,[28] ekologio,[29][30] darvinismo[31] kaj ekonomiko.[32][33] La Mukadimaho ankaŭ traktas pri Islama teologio, politika teorio kaj la naturaj sciencoj nome biologio kaj kemio.

Ibn Ĥaldun verkis tiun verkon en 1377 kiel enkonduka ĉapitro kaj unua libro de sia planita verko de monda historio, nome Kitābu l-ʻibar ("Libro de Lecionoj"; kompleta titolo: Kitābu l-ʻibari wa Dīwāni l-Mubtada' wal-Ḥabar fī ayāmi l-ʻarab wal-ʿajam wal-barbar, waman ʻĀsarahum min Dhawī sh-Shalṭāni l-Akbār, t.e.: "Libro de lecionoj, registro de komencoj kaj eventoj en la historio de araboj kaj eksterlandanoj kaj berberoj kaj ties povaj samtempuloj"), sed jam en sia vivodaŭro ĝi estis konsiderita kiel sendependa verko per si mem.

Referencoj redakti

  1. Kvankam la familio estis devena el Al-Andalus.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Savant, Sarah Bowen. Genealogy and Knowledge in Muslim Societies: Understanding the Past. Edinburgh University Press, p. 77. ISBN 978-0748644971. “Banu Khaldun al-Hadrami (Yemen, but not Qahtan), to which belonged the famous historian Ibn Khaldun. The family's ancestor was 'Uthman ibn Bakr ibn Khalid, called Khaldun, a Yemeni Arab among the conquerors who shared kinship with the Prophet's Companian Wa'il ibn Hujr and who settled first in Carmona and then in Seville.”.
  3. 3,0 3,1 The Historical Muhammad, Irving M. Zeitlin, (Polity Press, 2007), 21;"It is, of course, Ibn Khaldun as an Arab here speaking, for he claims Arab descent through the male line.".
  4. 4,0 4,1 The Arab World: Society, Culture, and State, Halim Barakat, (University of California Press, 1993), 48;"The renowned Arab sociologist-historian Ibn Khaldun first interpreted Arab history in terms of badu versus hadar conflicts and struggles for power."
  5. 5,0 5,1 Ibn Khaldun, M. Talbi, The Encyclopaedia of Islam, Vol. III, ed. B. Lewis, V.L. Menage, C. Pellat, J. Schacht, (Brill, 1986), 825;"Ibn Khaldun was born in Tunis, on I Ramadan 732/27 May 1332, in an Arab family which came originally from the Hadramawt and had been settled at Seville since the beginning of the Muslim conquest..."
  6. Dhaouadi, M. (1 September 1990). "IBN KHALDUN: THE FOUNDING FATHER OF EASTERN SOCIOLOGY". International Sociology 5 (3): 319–335. doi:10.1177/026858090005003007.
  7. Haddad, L. (1a de Majo 1977). "A FOURTEENTH-CENTURY THEORY OF ECONOMIC GROWTH AND DEVELOPMENT". Kyklos 30 (2): 195–213. doi:10.1111/j.1467-6435.1977.tb02006.x.
  8. Joseph J. Spengler (1964). "Economic Thought of Islam: Ibn Khaldun", Comparative Studies in Society and History, 6(3), pp. 268-306.
      • Jean David C. Boulakia (1971). "Ibn Khaldûn: A Fourteenth-Century Economist", Journal of Political Economy, 79(5), pp. 1105–1118.
  9. Lewis, Bernard. (1986) Studies in Islamic history and civilization: in honour of Professor David Ayalon. BRILL, p. 527–530. ISBN 978-965-264-014-7.
  10. Bernard Lewis: "Ibn Khaldun in Turkey", en: Ibn Khaldun: The Mediterranean in the 14th Century: Rise and Fall of Empires, Fondaĵo El Legado Andalusí, 2006, ISBN 978-84-96556-34-8, pp. 376–380 (376)
  11. S. M. Deen (2007) Science under Islam: rise, decline and revival. p. 157. ISBN 1-84799-942-5
  12. http://arabamerican.pastperfect-online.com/33769cgi/mweb.exe?request=record;id=A9A7FFF1-3E51-46CC-8C72-966442091673;type=101
  13. Publikigita de Muḥammad ibn Tāŭīt aṭ-Ṭanĝī, Kairo 1951
  14. france « Lettre à Monsieur Garcin de Tassy », Journal asiatique, troisième série, tome XII, éd. Société asiatique, Paris, 1841, p. 491
  15. A., Khaldun: His life and Works for Mohammad Enan
  16. IBN KHALDUN: His Life and Work by Muhammad Hozien
  17. Al-Muqqadimah. Ibn Khaldun
  18. Muhammad Hozien. Ibn Khaldun: His Life and Work. Islamic Philosophy Online. Alirita {{subst:FormatoDato|2008-09-19}}.
  19. Akhtar, 1997
  20. Akbar Ahmed (2002). "Ibn Khaldun’s Understanding of Civilizations and the Dilemmas of Islam and the West Today", Middle East Journal 56 (1), p. 25.
  21. Akhtar, 1997
  22. 22,0 22,1 H. Mowlana (2001). "Information in the Arab World", Cooperation South Journal 1.
  23. 23,0 23,1 Warren E. Gates (Julio–Septembro 1967), "The Spread of Ibn Khaldun's Ideas on Climate and Culture", Journal of the History of Ideas (University of Pennsylvania Press) 28 (3): 415–422 [415], doi:10.2307/2708627 
  24. Alatas, S. H. (2006), "The Autonomous, the Universal and the Future of Sociology", Current Sociology 54: 7–23 [15], doi:10.1177/0011392106058831 
  25. Salahuddin Ahmed (1999). A Dictionary of Muslim Names. C. Hurst & Co. Publishers. ISBN 1-85065-356-9.
  26. Mohamad Abdalla (Summer 2007. "Ibn Khaldun on the Fate of Islamic Science after the 11th Century", Islam & Science 5 (1), p. 61-70.
  27. Warren E. Gates (Julio–Septembro 1967), "The Spread of Ibn Khaldun's Ideas on Climate and Culture", Journal of the History of Ideas (University of Pennsylvania Press) 28 (3): 415–422 [416], doi:10.2307/2708627 
  28. https://books.google.fr/books?id=lxRFtZgFvFAC&pg=PA74&dq=Ibn+Khaldoun+darwinism&hl=en&sa=X&ei=5wrNVOLtDMbuUojwg7gB&redir_esc=y#v=onepage&q=Ibn%20Khaldoun%20darwinism&f=false
  29. https://books.google.fr/books?id=1gs0AAAAQBAJ&pg=PT168&dq=Ibn+Khaldoun+%22ecologist%22&hl=en&sa=X&ei=_QvNVIL-F9T1asLZgbAF&ved=0CCgQ6AEwAQ
  30. Wallace 2009, p. 303.
  31. Leuprecht 2011, p. 64.
  32. I. M. Oweiss (1988), "Ibn Khaldun, the Father of Economics", Arab Civilization: Challenges and Responses, New York University Press, ISBN 0-88706-698-4.
  33. Jean David C. Boulakia (1971), "Ibn Khaldun: A Fourteenth-Century Economist", The Journal of Political Economy 79 (5): 1105–1118.

Literaturo redakti

  • Fuad Baali. 2005 The science of human social organization : Conflicting views on Ibn Khaldun's (1332–1406) Ilm al-umran. Mellen studies in sociology. Lewiston/NY: Edwin Mellen Press.
  • Walter Fischel. 1967 Ibn Khaldun in Egypt : His public functions and his historical research, 1382–1406; a study in Islamic historiography. Berkeley: University of California Press.
  • Ibn Ĥaldun. 1951 التعريف بإبن خلدون ورحلته غربا وشرقا Al-Taʻrīf bi Ibn-Khaldūn wa Riħlatuhu Għarbān wa Sharqān. Publikigita de Muħammad ibn-Tāwīt at-Tanjī. Cairo (Membiografio en araba).
  • Ibn Ĥaldūn. 1958 The Muqaddimah : An introduction to history. Tradukita el araba de Franz Rosenthal. 3 vol. New York: Princeton.
  • Ibn Ĥaldūn. 1967 The Muqaddimah : An introduction to history. Trad. Franz Rosenthal, eld. N.J. Dawood. (Abridged).
  • Mahmoud Rabi'. 1967 The political theory of Ibn Khaldun. Leiden: E.J. Brill.
  • Róbert Simon. 2002 Ibn Khaldūn : History as science and the patrimonial empire. Tradukita de Klára Pogátsa. Budapest: Akadémiai Kiadó. Origina eldono, 1999.
  • Allen Fromherz. 2010 "Ibn Khaldun : Life and Times". Edinburgh University Press, 2010.
  • Ana Maria C. Minecan, 2012 "El vínculo comunitario y el poder en Ibn Jaldún" in José-Miguel Marinas (Ed.), Pensar lo político: Ensayos sobre comunidad y conflicto, Biblioteca Nueva, Madrid, 2012.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti