Ibn NafisIbn al-Nafis (1209-1289), kies tuta nomo estis Ala-al-din abu al-Hassan Ali ibn Abi-Hazm al-Qarshi al-Dimashqi (arabe علاء الدين أبو الحسن عليّ بن أبي حزم القرشي الدمشقي), estis araba kuracisto de la 13-a jarcento fama pro la malkovroj pri la pulma cirkulado.

Ibn Al-Nafis
(1209-1289)
Siria anatomo kaj kuracisto, kiu malkovris la pulman cirkuladon.
Siria anatomo kaj kuracisto, kiu malkovris la pulman cirkuladon.
Persona informo
علاء الدين أبو الحسن علي بن أبي الحزم الخالدي المخزومي القَرشي الدمشقي
Naskiĝo 30-an de novembro 1209 (1209-11-30)
en Damasko, Sirio
Morto 17-an de decembro 1288 (1288-12-17) (79-jaraĝa)
en Damasko, Sirio
Tombo Rahmaniya vd
Religio islamo vd
Lingvoj arabaangla vd
Ŝtataneco AjubidojMamluka Sultanlando vd
Profesio
Okupo filozofoverkistokuracistoislamjuristo vd
Laborkampo medicino vd
Verkado
Verkoj Q12188756 ❦
Commentary on Anatomy in Avicenna's Canon ❦
Q111519505 ❦
Al-Risalah al-Kamilijah fil Siera al-Nabaŭijah vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ibn Nafis naskiĝis en Damasko (Sirio) inter 1210 kaj 1213. Krom medicino, li ankaŭ studis jurisprudencon, literaturon kaj teologion.

En 1236 li ekloĝis en Egiptio. Tie li laboris en la hospitaloj Al-Nassri kaj Al-Mansouri, kie li estas ĉefa kuracisto (kaj estro de la personaro de la sultano). Post lia morto en 1288, lia domo, biblioteko kaj kliniko transiris al la Hospitalo Mansouriya.

Al-Risalah al-Kamilijah fil Siera al-Nabaŭijah (Traktaĵo de Kamil pri la biografio de la profeto) nomita ankaŭ Theologus Autodidactus ("Memlerninta teologo"), origine titolita (arabe الرسالة الكاملية في السيرة النبوية), kaj konata ankaŭ kiel Risālat Fādil ibn Nātiq ("La libro de Fādil ibn Nātiq"), estas teologia romano verkita de Ibn al-Nafis. Tiu verko estas unu el la unuaj arabaj romanoj, kaj povas esti konsiderata prototipa romano de scienc-fikcio, ĉar ĝi enhavas nombrajn elementojn, kaj krome ĝi estas frua ekzemplo de formadromano kaj de historio de senhoma insulo.