DÁVID Ibolya [da:vid iboja] (12-an de aŭgusto 1954, Baja, Hungario) estas hungara politikisto, prezidanto de la Hungara Demokrata Forumo (HDF), advokato.

Ŝi studis juron en Pécs (1975-1981), post diplomiĝo (1985) laboris kiel advokato.

Ŝi estas membro de la Hungara Demokrata Forumo ekde 1989, estis membro de la Asembleo de departemento Tolna (1990-1994), departementa prezidanto de la partio inter 1993 kaj 1997. Ŝi estas membro de la prezidio ekde 1996, ekde 1999 ties prezidanto.

Ŝi estas hungara parlamentano ekde 1990. En registaro de Unua Kabineto Orbán (1994-98), ŝi estis ministrino pri justico.

Ŝi provis unuigi la etajn konservativajn partiojn en Békejobb 2000, sed sensukcese. Oni elektis ŝin en 2002 al vicprezidento de la hungara Parlamento. Ŝi servis en tiu pozicio ĝis 2004.

Dávid faris disputitan decidon por nomumi Lajos Bokros - iaman ministron de la socialisma registaro de Gyula Horn - al gvidanto de elekta listo de la HDF al la Eŭropa Parlamento. Sur la dua loko de la listo staris Georgo Habsburg, nepo de la lasta aŭstra-hungara imperiestro Otto von Habsburg. Pro tiu decido multaj forlasis la Hungaran Demokratan Forumon kaj eĉ la parto ne sukcesis en la elekto por la EP.

Eksteraj ligiloj redakti