Ibolya Felhő [iboja], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Felhő Ibolya estis hungara historiisto, arkivisto, altlerneja instruisto.

Ibolya Felhő
Persona informo
vdr

Ibolya Felhő[1] naskiĝis la  13-an de oktobro 1921(nun 1921-10-13) en Budapeŝto, ŝi mortis la 1-an de aŭgusto 1998 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ibolya Felhő maturiĝis en mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1940, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1944, filozofian diplomon en la sekva jaro. Inter 1945-1980 ŝi laboris en la tutlanda arkivo, ekde 1970 ŝi havis mezgradan postenon. Ŝi interesiĝis precipe pri administraciaj datenoj en Hungarlando. Intertempe ŝi esploris en arkivoj de Romo (1963, 1968) kaj Perugia (1970). Ŝi ankaŭ instruis en la menciita universitato ekde 1970. Ŝi neniam edziniĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A szabad királyi városok és a magyar kamara a XVII. században (ankaŭ disertaĵo, 1946)
  • Feudáliskori hatósági iratanyag rendezése (1954)
  • A Mária Terézia úrbérrendezése során készült adatfelvételek (1957)
  • A magyarországi városi levéltárak története (1965)
  • Az úrbéres birtokviszonyok Magyarországon Mária Terézia korában. I. köt. Dunántúl. (monografio kaj disertaĵo, 1970)
  • Buda város 1857. évi műemlékjegyzéke (1988)

Fontoj redakti

Referencoj redakti