Icogne

komunumo de Svislando

Icogne estas komunumo en la distrikto Sierre en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 533 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Icogne
Blazono de Icogne
Blazono de Icogne
Blazono de Icogne
Monteto de Châtelard, Icogne
Monteto de Châtelard, Icogne
Monteto de Châtelard, Icogne
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Sierre
Koordinatoj  46° 17′ 33″ N 7° 26′ 25″ O / 46.29250 °N, 7.44028 °O / 46.29250; 7.44028 (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ 33″ N 7° 26′ 25″ O / 46.29250 °N, 7.44028 °O / 46.29250; 7.44028 (mapo)
Areo 24,81 km²
Alteco 1026 m super marnivelo
Poŝtkodo 1977
Komunumkodo 6239
Mapo de Icogne
Mapo de Icogne
Situa mapo de Icogne
vdr

Geografio redakti

La komunumo Icogne situas en la supra parto de la Suba Valezo ĉe la orienta flanko de la Valo de Rodano. En nordokcidento de la komunumo situas la baraĵlago Lago de Tseuzier sur alteco de 1777 m s.m., kaj en nordnordoriento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis sur la altebenaĵo kun la Plaine-Morte-Glaĉero en la Wildstrubel-Masivo. Tra la komunumo fluas la rivero Lienne kaj laŭlonge de ĝia orienta limo la rivero Lens. La komunumo konsistas el la vilaĝo Icogne kaj la setlejoj Assa kaj Les Vernasses.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 24,81 km², de kiuj 26,9% estas kovritaj de arbaro, 16,8% servas por agrikulturo kaj 2,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Icogne limas en nordo al Lenk en Simme-Valo (BE), en nordoriento al Randogne, en oriento al Lens, en sudo al Saint-Léonard, kaj en okcidento al Ayent.

Trafiko redakti

Icogne situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Icogne pasas konekta vojo de Lens al Ayent. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de proksimume 15 kilometrojn sude apud Siono. Pre de poŝtaŭolinioj al Siono, Crans-sur-Sierre kaj Lens la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Icogne datiĝas el la jaro 1233 kiel Ucogni. Dum mezepoko Icogne apartenis al la Senjoroj de Granges, kiuj koncedis la feŭdorajtojn al la familioj d'Ayant, de la Tour kaj Albi. Ek de la 15-a jarcento Icogne estis parto de la grandkomunumo Lens, konservis tamen grandan aŭtonomion, kiel evidentiĝas el la vilaĝa statuto de la jaro 1603. Kvankam la konstitucio de Valezo de 1802 kaj la kantona regularo de 1851 antaŭvidis la kuniĝon de la kvartaloj de Lens al grandkomunumo, Icogne konservis sian sendependecon kaj fariĝis en la jaro 1905 oficiale memstara komunumo. La kapelo konsekrita al Gregoro de Nanziaz, kiu datiĝis el la jaro 1678 estis detruita dum la tertremo de 1946 kaj rekonstruita aliloke. Nuntempe la komunumo apartenas al la turisma regiono Crans-Montana.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti