Ida Irene Dalser (1880 – 3-an de decembro 1937) estis amatino kaj la unua edzino de la itala faŝisma diktatoro Benito Mussolini.

Ida Dalser
Persona informo
Naskonomo Ida Irene Dalser
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1880 (1880-08-20)
en Reĝlando Italio
Morto 3-an de decembro 1937 (1937-12-03) (57-jaraĝa)
en Venecio
Mortokialo cerba sangado
Lingvoj itala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Familio
Edz(in)o Benito Mussolini
Amkunulo Benito Mussolini
Infano Benito Albino Dalser
Okupo
Okupo kosmetologo
vdr

Biografio redakti

Ida Dalser naskiĝis en Sopramonte, en vilaĝo proksime al Trento, ĉefurbo de la etne itala regiono Trentino, tiutempe en Aŭstrio-Hungario. Ŝi estis filino de la vilaĝestro, ŝi studis en Parizo kozmetikan medicinon, kaj post kiam ŝi hejmenveturis, ŝi translokiĝis al Milano, kie ŝi malfermis franc-stilan beligan salonon.

Ida Dalser geedziĝis en 1914 kun Benito Mussolini kaj naskis la filon Benito Albino Mussolini. Dum la Unua Mondmilito, Ida Dalser ricevis regulare militan pensionon kaj oni informis ŝin pri la vundiĝo de la edzo en 1917.

Post kiam Mussolini enpotenciĝis, Ida Dalser kaj ŝia filo estis sub gardo-atento de la polico, la dokumentoj pri la fruaj rilatoj estis neniigitaj fare de registaraj agentoj. Ŝi do plu pretendis rolon de la diktatora edzino kaj eĉ publike denuncis Mussolini kiel perfidulo, asertante, ke dum la jaroj en Milano, li ricevis monon de la franca registaro por apogi, kampanji la neŭtralan Italion apud Francio. Oni perforte internigis lin en 1926 en psikiatrian hospitalon de Pergine Valsugana kaj oni transportis ŝin al insulo de San Clemente en Venecio, kie ŝi mortis en 1937. La kaŭzo estis "cerba sangiĝo".

Sorto de Benito Albino redakti

Benito Albino Mussolini estis forprenita de la patrino kaj adoptita kiel orfo fare de faŝista eks-policista ĉefo de Sopramonte. Ĉar li persiste asertis, ke lia patro estas Benito Mussolini, pro tio li estis perforte internita en pŝikiatrion en Mombello, Provinco de Milano, kie li mortigis sin en 1942, en aĝo de 26 jaroj.