Ida FERENCZY [ferenci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ferenczy Ida estis hungara virino, kiu apartenis al kortego de Elizabeto de Aŭstrio-Hungario. Ŝia nobela antaŭnomo estis vecseszéki [veĉesEki].

Ida Ferenczy

Ida Ferenczy [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1839 en Kecskemét, ŝi mortis la 28-an de junio 1928 en Vieno.

Biografio redakti

Ida Ferenczy estis edukita komence en lernejo, poste ŝi ricevis privatan edukadon. En 1864 Elizabedo elektis ŝin por ekzercadi en la hungara lingvo. Elizabeto tiel bone parolis hungare, ke ŝi korespondadis kaj parolis hungare kun kremo de hungaroj. Ferenczy oficiale estis nomumita "laŭtleganto de la reĝino". Post morto de Elizabeto en 1898 ŝi perdis la statuson, sed ŝi vivis plu en Vieno, kie ŝi estis motoro de fondo de memormuzeo pri Elizabeto. En 1908 la muzeo malfermis. Ŝi mortis en Vieno, sed ŝi estis entombigita en sia naskiĝurbo.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti