Ida URR, laŭ hungarlingve kutima nomordo Urr Ida estis hungara kuracisto, kuracisto pri internaj malsanoj, poeto.

Ida Urr
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1904 (1904-11-25)
en Košice
Morto 2-an de aŭgusto 1989 (1989-08-02) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo kuracisto • poeto • verkisto • internisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ida Urr [1] naskiĝis la 25-an de novembro 1904 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Ŝi mortis la 2-an de aŭgusto 1989 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ida Urr abiturientis en sia nasliĝurbo, poste ŝi akiris frekventis universitatojn en Pécs kaj Budapeŝto. Ŝi akiris kuracistan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1927. Post siaj studoj ŝi kuracadis komence en sia naskiĝurbo, poste en Budapeŝto. Dum la nazia erao ŝi apartenis al Sveda Ruĝa Kruco kaj savis homojn. Post la 2-a mondmilito ŝi estis ĉefkuracisto.

Ŝi aĝis 19, kiam ŝi debutis kiel poeto. La poemoj komence aperis en diversaj hungarlingvaj gazetoj en Ĉeĥoslovakio, poste ankaŭ en Hungario, ekzemple en Napkelet. Dum la 2-a mondomilito la poemoj esprimis barbarecon de la nazioj.

Elektitaj poemaroj redakti

  • Zokogások (1923)
  • Nincs kenyér (1936)
  • Itt az írás (1940)
  • Hernádparti himnuszok (1984)

Fontoj redakti