Idiom Neutral

Idiom Neutral estis internacia planlingvo proponita en 1902 de pluraj aŭtoroj-eksvolapukistoj (kiujn Frederick Bodmer nomas "volapukaj renegatoj"), ĉefe Waldemar Rosenberger. Idiom Neutral estas bazita sur Volapuko, sed ĝiaj strukturoj kaj vortprovizoj estas tre malsamaj. Idiom Neutral estas tute aposteriora lingvo. La projekto estis ekellaborita en (1898), de Akademi Internasional de Lingu Universal, la iama Kadem Volapüka elektita de la Pariza kongreso de Volapükistoj.

Idiom Neutral
konstruita lingvo
Internacia planlingvo
Kreinto Waldemar Rosenberger
Dato 1902
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 sen valoro
Angla nomo Idiom Neutral
Franca nomo Idiom Neutral
vdr

Nova direktoro de la Akademio, la peterburga inĝeniero Waldemar Rosenberger, proponis plenan revizion de Volapuko kaj prilaboron de nova lingvo. Li dissendis al la akademianoj cirkulerojn kun proponoj de regula sistemo de aposteriora lingvo "Idiom Neutral". Poste la prezidanto sendis modifojn al akademianoj, kiuj povis voĉdoni "jes" aŭ "ne" al proponoj. En 1898 Rosenberger estis anstataŭigita de protestanta pastro A.F. Holmes, el Macedon, Novjorkio, kiu daŭrigis la laboron. Vortaroj de Neutral estis publikita en la angla, germana kaj nederlanda. La fama Klubo de Nurembergo, kiu antaŭe lasis Volapukon pro Esperanto, lasis Esperanton pro Neutral.

Idiom-Neutral baziĝas sur internacia-eŭropa leksika materialo. Ĝia bazo estas principe la kontraŭo al la tuta strukturo de Volapuko. La gramatiko subordiĝis al la vortaro, konstruita surbaze de eble plej internacia formo de lingvaj elementoj. Estis forigita la principo de unusilabeco de la radikoj, ili povis komenciĝi kaj finiĝi per iu ajn litero. Sekve la vortaro de Volapuko estis anstataŭigita per nova, apoganta sin multe je la latina lingvo. Ĝi konservis de Volapük nur la simplecon de ĝia gramatiko kaj de la aglutina strukturo, pliadaptita al la tradicioj de eŭropanoj. Tiel, konservitaj restis nur la reguloj de senescepteco, fonetika ortografio, neŝanĝeblo de vortradikoj kaj gramatikaj elementoj, vortderivado per afiksoj. Esperanto tre influis la lastajn versiojn de Neutral, ĉar multaj neutralistoj esperis unuigi la du lingvojn.

Idiom-Neutral ne sukcesis ricevi eĉ unu procenton de tiu sukceso, kiun siatempe ricevis Volapük. Reguligante La lingvo-evoluon per limigita kolektivo, la Akademio eliminis la eblon de normala libera evoluo, difinata per la skalo de la kresko kaj per la bezonoj de la uzado, do la lingvo dependis de ĝiaj aŭtoroj. Rezulte, la apliko de Idiom-Neutral estis limigata al la rondo de la Akademianoj mem, kreintaj la lingvon. Tiu fiasko havis plian kaŭzon: tiutempe la amasoj, kiuj havis intereson por la internacia helpa lingvo, jam grupiĝis ĉirkaŭ Esperanto. Poste, pro influo de von Wahl, la malmultaj Idiom-Neutralistoj, kiu ne inklinis al EsperantoIdo, iris al Okcidentalo kaj poste al Interlingvao.

Oni diras, ke kelkaj eŭropaj esperantistoj bruligis librojn pri Neutral en publika festo.

Idiom Neutral estis prezentita al la Delegacio por alpreno de la lingvo internacia en 1906 de iu profesoro Monseur tamen laŭ Otto Jespersen dum la prezentado, lia pledo havis la karakteron malpli de pozitiva defendo por Neutral ol de zelota kaj spertula kritiko al la mankoj de Esperanto. La Delegacio emis elekti inter Esperanto, Neutral, Novilatin kaj Universal rigarditaj kiel variaĵoj de sama lingva tipo. Je favoro de Neutral estis la natura alfabeto sen cirkumfleksitaj literoj, kiujn oni kritikas en Esperanto, kaj la natura elekto de vortoj. Je alia flanko en Esperanto plimulton oni faris por eviti dusencecojn; oni rigardis la vortformon de Neutral ofte kruda kaj ne gracia, kaj oni rigardis kiel mankon la uzon de malsamaj finaĵoj en la vorto-klasoj; samtempe la multaj finaj konsonantoj ne agrablis al anoj de la delegacio, kiuj opiniis, ke vokaloj produktas eŭfonion kaj plifaciligas la prononcon al parolantoj de latinidaj lingvoj. Malgraŭ tio, eble, kelkaj trajtoj de Neutral ŝajne influis Idon, kiel la uzo de konjunkcio e anstataŭ kaj.

Estas multaj proponoj por reformo de Idiom-Neutral. En 1907, Rosenberg kun helpo de von Wahl reformis Idiom-Neutral. La nova versio lasis la angladevenan finaĵon -ed por participoj kaj prenis la latindevenan -(a)t kaj faris aliajn modifojn en vortaro, kiu restis pli malproksima de volapuko kaj pli proksima al la franca lingvo.

Patro nia redakti

Patro nia (klasika versio): Nostr patr kel es in sieli! ke votr nom es sanctifiked; ke votr regnia veni; ke votr volu es fasied, kuale in siel, tale et su ter. Dona sidiurne a noi nostr pan omnidiurnik ; e pardona (a) noi nostr debti, kuale et noi pardon a nostr debtatori ; e no induka noi in tentasion, ma librifika noi da it mal.

Patro nia (versio de 1907): Nostr Patr, qui es in cieli. Que votr nom es sanctificat, que votr regnia veni. Que votr voluntat es facit quale in ciel tale anque su terr. Dona nos hodie nostr pan quotidian, e pardona nos nostr debti quale anque noi pardona nostr debenti e non induca nos in tentasion ma librifica nos da it mal.

Morfologio redakti

  • pluralo de substantivo: -s (adjektivo ne variigebla);
  • participo: -ed (klasika), -(a)t (reformita).

Nombroj (1-10): un du tri kuatr kuink seks sept okt nov des

Eksteraj ligiloj redakti

angle Gramatiko de Idiom Neutral