Idiotismoidiomaĵo[1] estas sintagmo propra al iu idiomo, sen sintaksaj similaĵoj en aliaj idiomoj[2].

Multaj lingvoj havas esprimojn, kiuj havas idiotismajn signifojn tre malsimilajn al siaj laŭvortaj signifoj. Iom da ili konfuzas, aliaj amuzas. Idiomaĵo estas esprimo propra al iu lingvo aŭ frazo kiu uzas metaforojn por esti komprenebla. Abismo inter senco kaj signifo kiu elvokas kampon de bildoj, tradukas sintenon, manieron ekigi aferojn tra la prismo de ĉiu kulturo. La disvastigo de idiomaĵoj bone ilustras la fakton ke lingvo vivas, ke ĝiaj bildoj komunikiĝas, ke ili 'parolas'[3].

Idiotismo kaj Esperanto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperantaj idiotismoj.

Esperanto laŭ sia propra kulturo heredigas plurajn idiotismojn[3].

 
 Mi esperas, ke iom post iom ĉiuj idiotismoj malaperos kaj cedos sian lokon al esprimoj tute logikaj kaj internaciaj. Tamen laŭ mia opinio oni devas fari tian anstataŭigadon nur en tia okazo, se ni povas tion ĉi fari tute oportune; sed en okazo, se ni por ia idiotismo ne trovas pli bonan esprimon pure logikan, tio ĉi ne devas nin ĉagreni; kaj la idiotismo povas tute oportune resti kiel esperantismo, se ĝi nur estos komune akceptata. 
— Zamenhofo, Lingvo Internacia, 1905, p. 545, Lingvaj Respondoj

Idiotismoj en aliaj lingvoj redakti

Jen kolekto de tiaj esprimoj, kontribuita de vi. Se vi ne povas trovi vian preferatan idiotismon, bonvolu aldoni ĝin ĉe la taŭga paĝo (kaj se la lingvo ne estas malsupre, bonvolu aldoni ĝin).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Noto: idiotismo estas iom problema esprimo, ĉar reflekse asociata al idiotaĵo. Idiotismo ja ne estas idiotaĵo, Sufiĉas diri ke la idiomaĵo estas io "propra al iu idiomo”. Fonto: Numeralaj idiomaĵoj
  2. (eo) PIV 2020 - Idiotismo (idiomaĵo)
  3. 3,0 3,1 Roxane Romann, La Poetiko de la Lingvo, Kontakto, 277 (2017:1), p. 9, TEJO,

Eksteraj ligiloj redakti