Igilo (tuve игил) estas arĉa kordinstrumento parenca al ĉinaj huĉjinoj. Ĝi estas uzata en Mongolio, Tuvio, Altajo kaj aliaj regionoj de orienta Siberio. En multaj aspektoj ĝi similas al huĉjinoj: ĝi ankaŭ havas du kordojn, sonkeston kaj kordojn kiuj ne tuŝas la kolon, do oni regulas la altecon de la sono per fingroj. Same kiel en morinĥuuro, la kolo estas tradicie pintita per ĉevala kapo.

Igilo

La kolon kaj sonkeston de igilo oni tradicie faras el unu peco de ligno, plej ofte de pinolariko. Tuta strukturo havas formon de grandega kulero. La antaŭan flankon de sonkesto oni kovras per ledo aŭ maldika ligna tavolo. Tradicie, ambaŭ la kordoj kaj la arĉo estas faritaj el haroj de ĉevala vosto, sed nune oni povas trovi nilonon uzata por kordoj.

Igila muziko tradicie estis tuta aparta ĝenro kaj en Tuvio ekzistis granda aro de kantoj kiuj estas prezentitaj nur per igiloj. Dum sovetaj tempoj oni provis "eŭropigi" igilon kaj igi ĝin pli simila al eŭropaj violonĉeloj je sono. Tamen nun plimulto de Tuviaj muzikistoj uzas originalan formon de igilo.

Famaj tradiciaj igil-ludistoj inkluzivas Ak-ool Kara-sal, Evgenij Sariglar kaj Kajgal-ool Ĥovalig el Huun Huur Tu.

Eksteraj ligiloj redakti