Ignác Vezerle, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vezerle Ignác estis hungara katolika pastro, altlerneja instruisto.

Ignác Vezerle
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1803 (1803-08-04)
en Pápa
Morto 13-an de decembro 1872 (1872-12-13) (69-jaraĝa)
en Alsópáhok
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruistopastro
vdr

Ignác Vezerle[1] naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1803 en Pápa, li mortis la 13-an de decembro 1872 en Alsópáhok.

Biografio redakti

Ignác Vezerle lernis en sia naskiĝurbo, Pest (urbo), Győr kaj Szombathely (1818), poste li studis teologion en Veszprém (urbo) jaron, pli poste en Pázmáneum (1820–1824). Li doktoriĝis en 1825, pastriĝis en la sekvanta jaro, dum li studis en simila instituto en Vieno. Inter 1828-1832 li estis inspektoro en seminario en Veszprém, krome li estis notario en la episkopejo. En 1832 li estis pastro duonjaron en Ácsteszér, poste li revenis al Veszprém por instrui kaj li denove havis alian postenon en la episkopejo inter 1843–1849. Ekde 1846 li ankaŭ instruis en Reĝa Scienca Universitato de Pest. Li estis pastro de Alsópáhok de 1859 ĝismorte.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Szent István, első s apost. Király mint népének első nevelője... (1840)
  • A nyilvános isteni tisztelet és haza boldogsága (1844)
  • A nagyhéti ájtatosság kézikönyve, a kath. hívek számára (1848)
  • Ünnepi, alkalmi és bőjti szent beszédek (1857, 3 volumoj)

Fontoj redakti

Referencoj redakti