Ignacio AGRAMONTE Y LOYNAZ, kuba patrioto pri la sendependeco, naskiĝis la 23-an de decembro 1841 en Puerto Príncipe, nuntempa provinco Camagüey. Filo de Ignacio Agramonte Sánchez Pereira, advokato kiel multaj el liaj antaŭuloj, kaj María Filomena Loynaz y Caballero, devenanto el riĉa familio de la urbo Camagüey. Agramonte realigis unuajn studojn en sia naskiĝurbo kaj poste antaŭ la maleblo studi ĉe supera instituto en Puerto Príncipe, en 1852 estis sendita al Barcelono, Hispanio, kie li eniris en la lernejon de Isidoro Prats kie studis tri jarojn. En 1855 post tiuj tri jaroj en Hispanio li revenas al Kubo kaj en la Universitato de Havano studas por ricevi sian licenciitan titolon la 11-an de junio 1865.

Ignacio Agramonte
Statuo de Ignacio Agramonte en la Placo de la Revolucio en Camagüey
Statuo de Ignacio Agramonte en la Placo de la Revolucio en Camagüey
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1841 (1841-12-23)
en Camagüey,  Hispana Imperio
Morto 11-an de majo 1873 (1873-05-11) (31-jaraĝa)
en Jimaguayú
Mortokialo mortis en batalo
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater Universitato de Havano
Familio
Edz(in)o Amalia Simoni
Okupo
Okupo advokatopolitikistomilitisto
vdr

La 1an de aŭgusto li edziniĝis kun Amalia Simoni, kiu estis la amo de lia vivo, kun kiu havis du filojn: Ernesto kaj Herminia, kiun li ne konis. Agramonte estis unu el la ĉefaj gvidantoj de la kubanoj por la kuba sendependiĝo dum la Dekjara Milito (1868-1878). Li estis la reprezentanto de laregiono Camagüey en la Asembleo de Guáimaro kie konfrontis la orientan reprezentanton Carlos Manuel de Céspedes ĉar laŭ Agramonte la estonta Respubliko devos esti gvidata de la civitanoj kaj ne de la armeo kiel Céspedes deziris.

Dum unu el la plej brilaj kampanjoj, post rekonstrui la militajn fortojn de la centra regiono de la insulo, preparante la invadon al Las Villas, estas morte vundita dum batalo la 11-an de majo 1873, en la kamparo de Jimaguayú.