Ignatius Donnelly

usona politikisto

Ignatius Loyola DONNELLY (naskiĝis la 3-an de novembro 1831 en Philadelphia, Pennsylvania; mortis la 1-an de januaro 1901 en Minneapolis, Minnesota) estis usona juristo kaj kongresano. Li famiĝis precipe pro siaj teorioj pri Atlantido.

Ignatius Donnelly
Persona informo
Ignatius L. Donnelly
Naskiĝo 3-an de novembro 1831 (1831-11-03)
en Filadelfio
Morto 1-an de januaro 1901 (1901-01-01) (69-jaraĝa)
en Mineapolo
Tombo Calvary Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo Ignatius Donnelly
Profesio
Alia nomo Edmund Boisgilbert vd
Okupo politikisto • romanisto • verkisto • sciencfikcia verkisto • sufrageto vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En lia libro, publikigita en 1882, "Atlantis, the Antediluvian World" (Atlantido, la antaŭdiluva mondo) li supozis ke subakviĝinta kontinento en la Norda Atlantiko estis la loko de Atlantido, priskribita de la greka filozofo Platono. Donnelly opiniis, ke ĝi subakviĝis dum prahistoria epoko, kaj ke nun, nur la montopintoj estas super la akvo - la acoraj insuloj. Kelkaj loĝintoj de Atlantido, supervivis la katastrofon kaj fuĝis al diversaj direktoj: Eŭropo kaj Mezameriko. Tie ili instruis la "primitivajn loĝantojn" pri skribo, metalurgio kaj konstruado de piramidoj.

Literaturo redakti

  • Martin Ridge: Ignatius Loyola Donnelly. En: American National Biography 6, 730-732. angle