Ignostikismo estas la vidpunkto ke la demando pri la ekzisto de Dio estas sensignifa ĉar la terminoj estas "klare ne malpruveblaj" kaj "baze nekompreneblaj".[1] Por la ignostikano, la deklaraĵo "Dio ekzistas" ne estas propozicio (diraĵo kio povas esti vera aŭ malvera) sed kontraŭe estas sensenca kiel "mizaris la maldikdudelfoj".[2]

Termino redakti

La termino ignostikismo estis farita de rabeno Sherwin Wine, fondinto de la Societo por Homarisma Judismo.

Teologio redakti

Ignostikismo falas sub la kategorio de sendiismo. Ateisto dirus "Mi ne kredas ke Dio ekzistas", agnostikano dirus "Mi ne scias ĉu Dio ekzistas aŭ ne", kaj ignostikano dirus "Mi ne scias kion tio signifas, kiam vi diras 'Dio ekzistas'".

En la citaĵo sub "Dio" en la Gvidilo al Homarisma Judismo, eldonita de la Societo por Homarisma Judismo, ignostikismo estas difinita tiel: "trovanta neniom da signifo en la demando pri Dia ekzisto ĉar nenio pruvebla rezultas de ĝi."[3] Ĉi tiu uzo de la termino "pruvebla" estas konsekvenca kun logika pozitivismo kaj indikas ke la vorto "Dio" estas sensignifa ĉar la preciza difinaĵo de Dio kiel "estaĵo" mankas.

Notoj redakti

  1. Kurtz 1992, p. 196
  2. Ĉi tiu frazeto estas sensencaĵo el la poemo "Ĵargonbesto" el la 1871-a libro de Lewis Carroll, Tra la Spegulo
  3. God. Guide to Humanistic Judaism. Society for Humanistic Judaism. Arkivita el la originalo je 2008-12-07. Alirita 2007-02-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-07. Alirita 2007-05-08.