Ihod
vilaĝo en Rumanio
Ihod (hungare: Ehed) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Târgu Mureș. Administre ĝi apartenas al Hodoşa.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 420 loĝantojn (hungaroj), en 1992 141 (hungaroj). Ĝia unua mencio estas en 1519.
Historio redakti
Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda). En 1914 Béla Bartók kolektis tie 19 tekstajn kaj instrumentajn popolmelodiojn.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)